Psalmaro 141
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
1耶和華啊,我曾求告你, 求你快快臨到我這裏! 我求告你的時候, 願你留心聽我的聲音!
2Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
2願我的禱告如香陳列在你面前! 願我舉手 祈求 ,如獻晚祭!
3Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
3耶和華啊,求你禁止我的口, 把守我的嘴!
4Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
4求你不叫我的心偏向邪惡, 以致我和作孽的人同行惡事; 也不叫我吃他們的美食。
5Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.
5任憑義人擊打我, 這算為 仁慈; 任憑他責備我, 這算為 頭上的膏油; 我的頭不要躲閃。 正在他們行惡的時候,我仍要祈禱。
6Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
6他們的審判官被扔在巖下; 眾人要聽我的話,因為這話甘甜。
7Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.
7我們的骨頭散在墓旁, 好像人耕田、刨地的土塊。
8Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.
8主-耶和華啊,我的眼目仰望你; 我投靠你,求你不要將我撇得孤苦!
9Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
9求你保護我脫離惡人為我設的網羅 和作孽之人的圈套!
10La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.
10願惡人落在自己的網裏, 我卻得以逃脫。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.