Psalmaro 118
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
1你們要稱謝耶和華,因他本為善; 他的慈愛永遠長存!
2Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.
2願 以色列 說: 他的慈愛永遠長存!
3La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.
3願 亞倫 的家說: 他的慈愛永遠長存!
4La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.
4願敬畏耶和華的說: 他的慈愛永遠長存!
5El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
5我在急難中求告耶和華,他就應允我, 把我 安置 在寬闊之地。
6La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
6有耶和華幫助我,我必不懼怕, 人能把我怎麼樣呢?
7La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
7在那幫助我的人中,有耶和華幫助我, 所以我要看見那恨我的人 遭報 。
8Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.
8投靠耶和華,強似倚賴人;
9Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
9投靠耶和華,強似倚賴王子。
10Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
10萬民圍繞我, 我靠耶和華的名必剿滅他們。
11Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
11他們環繞我,圍困我, 我靠耶和華的名必剿滅他們。
12Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
12他們如同蜂子圍繞我, 好像燒荊棘的火,必被熄滅; 我靠耶和華的名,必剿滅他們。
13Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.
13你推我,要叫我跌倒, 但耶和華幫助了我。
14La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.
14耶和華是我的力量,是我的詩歌; 他也成了我的拯救。
15La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
15在義人的帳棚裏,有歡呼拯救的聲音; 耶和華的右手施展大能。
16La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
16耶和華的右手高舉; 耶和華的右手施展大能。
17Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
17我必不致死,仍要存活, 並要傳揚耶和華的作為。
18Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.
18耶和華雖嚴嚴地懲治我, 卻未曾將我交於死亡。
19Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
19給我敞開義門; 我要進去稱謝耶和華!
20Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.
20這是耶和華的門; 義人要進去!
21Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
21我要稱謝你,因為你已經應允我, 又成了我的拯救!
22Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.
22匠人所棄的石頭 已成了房角的頭塊石頭。
23De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
23這是耶和華所做的, 在我們眼中看為希奇。
24Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
24這是耶和華所定的日子, 我們在其中要高興歡喜!
25Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!
25耶和華啊,求你拯救! 耶和華啊,求你使我們亨通!
26Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
26奉耶和華名來的是應當稱頌的! 我們從耶和華的殿中為你們祝福!
27La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
27耶和華是上帝; 他光照了我們。 理當用繩索把祭牲拴住, 牽 到壇角那裏。
28Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.
28你是我的上帝,我要稱謝你! 你是我的上帝,我要尊崇你!
29Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
29你們要稱謝耶和華,因他本為善; 他的慈愛永遠長存!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.