詩篇 104
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1私の魂よ、主をほめたたえよ。 私の神、主よ、あなたはまことに偉大である。 あなたは誉れと威厳をまとっておられる。
1Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
2主は光を衣のようにまとい、 天を幕のように張り広げられる。
2Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
3水の上に、ご自分の部屋の梁を置き、 雲をご自分の戦車とし、 風の翼に乗って進まれる。
3Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
4主は使者たちを風とし、 しもべたちを燃える火とされる。
4Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
5主は地の基を据えられた。 地がいつまでも揺らぐことのないように。
5Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
6あなたは深い水を衣のように地にかぶせ、 水は山々の上に立っていた。
6La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;
7あなたが叱ると、水は逃げ去り、 あなたの雷の声に、急いで退いた。
7De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
8山々は高く上がり、 谷々は沈んだ。 あなたが定められた場所へと。
8Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
9あなたは、水が越えられない境を定め、 再び地を覆うことのないようにされた。
9Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
10主は泉を谷々に送り、 水は山々の間を流れる。
10Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;
11野のすべての獣に水を飲ませ、 野ろばも渇きをいやす。
11Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
12空の鳥は水辺に巣を作り、 枝の間でさえずる。
12Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
13主は高い部屋から山々を潤し、 地はあなたの御業の実りで満たされる。
13Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
14主は家畜のために草を生えさせ、 人が育てる草木を生えさせる。 地から食物を生み出すために。
14Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
15人の心を喜ばせるぶどう酒、 顔を輝かせる油、 人の心を強くするパンを。
15Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
16主の木々は水に満ち足りている。 主が植えられたレバノンの杉も。
16Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
17そこに鳥は巣を作り、 こうのとりは糸杉を住まいとする。
17Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
18高い山々は野やぎのため、 岩は岩だぬきの避け所である。
18La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
19主は季節を定めるために月を造り、 太陽は沈む時を知っている。
19Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
20あなたが闇を造られると、夜になる。 その中を森のすべての獣が歩き回る。
20Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
21若い獅子は獲物を求めてほえ、 神に食物を求める。
21La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon.
22太陽が昇ると、彼らは退き、 自分の巣穴に伏す。
22Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
23人は仕事へ出て行き、 夕方まで働く。
23Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero.
24主よ、あなたの御業は、なんと多いことだろう。 あなたは知恵をもって、そのすべてを造られた。 地はあなたの富で満ちている。
24Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
25そこには、大きく広い海がある。 数えきれないほどの生き物、 小さなものも大きなものも動き回っている。
25Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
26そこを船が行き交い、 あなたが造られたレビヤタンが、そこで戯れている。
26Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
27これらは皆、あなたを待ち望む。 時にかなって食物を与えてくださることを。
27Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
28あなたが与えると、それらは食物を集め、 あなたが御手を開くと、良いもので満ち足る。
28Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
29あなたが御顔を隠すと、それらはおびえ、 息を取り去ると、それらは死んで、ちりに帰る。
29Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
30あなたが霊を送ると、それらは造られ、 あなたは地の面を新しくされる。
30Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
31主の栄光が、とこしえに続きますように。 主がご自分の御業を喜ばれますように。
31Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
32主が地をご覧になると、地は震え、 山々に触れられると、煙を上げる。
32Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
33私は生きているかぎり、主に歌う。 命のあるかぎり、私の神をほめ歌う。
33Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
34私の思いが、主に喜ばれますように。 私は主にあって喜ぶ。
34Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo.
35罪人が地から消え去り、 悪者が、もはやいなくなりますように。 私の魂よ、主をほめたたえよ。 主をほめたたえよ!
35Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.