詩篇 8
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1主、私たちの主よ。あなたの御名は全地においてなんと威厳に満ちていることか。 あなたはご自身の栄光を天の上に置かれた。
1Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
2あなたの敵のゆえに、あなたは幼子と乳飲み子の唇から力を定められた。 それは、敵と復讐する者を黙らせるためだ。
2Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
3私があなたの指の業であるあなたの天、 あなたが定められた月と星を思うとき、
3Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
4人とは何者なのか、あなたが彼を心に留められるとは。 人の子とは何者なのか、あなたが彼を顧みられるとは。
4Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
5あなたは彼を御使いたち よりも少し低い者とし、 栄光と誉れを彼に冠として与えられた。
5Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
6あなたは、御手の業の上に彼を支配者とされた。 あなたはすべてのものを彼の足の下に置かれた。
6Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
7すべての羊と牛、 そう、野の獣たちも、
7Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
8空の鳥、海の魚、 そして海の通り道を過ぎ行くすべてのものを。
8La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
9主、私たちの主よ。 あなたの御名は全地においてなんと威厳に満ちていることか。
9Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.