哀歌 1
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ああ、人で満ちていた都が、 ひとり寂しく座っている。 諸国民の中で大いなる都が、 やもめのようになった。 諸州の中で王女だった都が、 奴隷となった。
1Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino, La princino de landoj fariĝis tributulino!
2彼女は夜、激しく泣き、 涙が頬を伝う。 恋人たちの中に、 彼女を慰める者は一人もいない。 友は皆、彼女を裏切り、 彼女の敵となった。
2Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj; Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj, Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
3ユダは苦しみと、 重い苦役のために捕囚となった。 彼女は諸国民の間に住み、 安息を見いだせない。 彼女を追う者は皆、苦境にある彼女に追いついた。
3Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
4シオンへの道は嘆いている。 例祭に来る者がいないからだ。 その門はすべて荒れ果て、 祭司たちはため息をつく。 おとめたちは苦しみ、 シオン自身も苦しみに沈む。
4La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj; Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas; Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.
5彼女に敵対する者がかしらとなり、 敵は栄えている。 彼女の多くの背きのゆえに、 主 は彼女を苦しめた。 幼い子どもたちは敵の前を、捕囚となって行った。
5Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton; Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj; Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
6娘シオンから、 すべての威光が去った。 その高官たちは牧草を見つけられない鹿のようになり、 追う者の前を、力なく逃げて行った。
6Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco; Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon, Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.
7エルサレムは苦しみと悲惨の日々に、 昔からのすべての麗しいものを思い起こす。 その民が敵の手に落ち、 彼女を助ける者が一人もいなかった時、 敵は彼女を見て、 その荒廃をあざ笑った。
7En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas, La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
8エルサレムは重い罪を犯した。 それゆえ、汚れた者となった。 彼女を敬っていた者は皆、彼女をさげすむ。 その裸を見たからだ。 彼女自身もため息をつき、顔を背ける。
8Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino; Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron; Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.
9彼女の汚れは裾についていた。 自分の行く末を思わなかった。 それゆえ、彼女は驚くほど落ちぶれた。 彼女を慰める者はいない。 「主よ、私の苦しみをご覧ください。 敵は高ぶっている。」
9Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco; Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.
10敵は彼女の麗しいものすべてに 手を伸ばした。 あなたが集会に入ることを禁じた諸国民が、 彼女の聖所に入るのを見たからだ。
10La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn; Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11その民は皆、ため息をつき、 パンを求める。 命をつなぐ食物を得るために、 麗しいものを手放した。 「主よ、目を留めてご覧ください。 私はさげすまれる者となった。」
11Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon, Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon: Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!
12「道を通るすべての人よ、 あなたがたには何でもないのか。 目を留めて見よ。 主が燃える怒りの日に私にもたらされた、 私の悲しみのような悲しみがあるか。
12Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero.
13主は高い所から私の骨の中に火を送り、 その火は骨の髄まで焼いた。 私の足に網を張り、 私を後ろへ退かせた。 私を荒れ果てさせ、一日中衰えさせた。
13De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili; Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
14私の背きのくびきは、 その御手によって束ねられた。 それらは絡み合い、 私の首に載せられた。 主は私の力をくじいた。 主 は私を、 私には立ち向かえない者たちの手に渡した。
14Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi.
15主は私の中にいた勇士たちを ことごとく退けた。 私の若者たちを打ち砕くために、 私に対して集会を招集した。 主は、おとめなる娘ユダを酒ぶねで踏みつけた。
15La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.
16これらのことのために、私は泣く。 私の目から、私の目から水が流れ落ちる。 私を力づける慰め手が、 私から遠く離れている。 敵が勝ったため、 私の子らは荒れ果てた。」
16Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon; Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.
17シオンは両手を広げるが、 彼女を慰める者はいない。 主はヤコブについて、 周囲の者たちが彼の敵となるよう命じた。 エルサレムは彼らの間で、汚れた者となった。
17Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj flankoj; Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.
18「主は正しい。 私がその命令に逆らったのだ。 すべての民よ、聞け。 私の悲しみを見よ。 私のおとめたちと若者たちは、捕囚となって行った。
18Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn. Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19私は恋人たちを呼んだが、 彼らは私を欺いた。 祭司たちと長老たちは、命をつなぐ食物を求めながら、 都の中で息絶えた。
19Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo, Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.
20主よ、ご覧ください。 私は苦しみの中にある。 はらわたはかき乱され、 心は内で翻る。 私が甚だしく背いたからだ。 外では剣が子を奪い、 家の中は死そのものだ。
20Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas! Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.
21人々は私のため息を聞いた。 私を慰める者はいない。 敵は皆、私の災いを聞き、 あなたがこれを行ったので喜んでいる。 あなたが告げた日を来させてください。 その時、彼らも私のようになる。
21Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas; Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis, ĉar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel mi.
22彼らのすべての悪を御前に置き、 私のすべての背きのために私になさったように、 彼らにも報いてください。 私のため息は多く、 心は弱り果てている。」
22Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj pekoj; Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.