ピリピ人への手紙
Chapter 1

ピリピ人への手紙

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

ピリピ人への手紙 1

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1キリスト・イエスのしもべであるパウロとテモテから、ピリピにいるキリスト・イエスにあるすべての聖徒たち、ならびに監督者たちと奉仕者たちへ。
1Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:
2私たちの父なる神と主イエス・キリストから、恵みと平安があなたがたにありますように。
2Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
3私は、あなたがたを思うたびに、私の神に感謝しています。
3Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi,
4あなたがたすべてのために祈るたび、いつも喜びをもって祈っています。
4ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo,
5それは、あなたがたが最初の日から今日まで、福音の働きにあずかってきたからです。
5pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun;
6あなたがたのうちに良い働きを始めてくださった方は、キリスト・イエスの日までに、それを完成してくださると確信しています。
6pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo;
7あなたがたすべてについて、このように考えるのは当然です。私はあなたがたを心に留めているからです。私が鎖につながれている時も、福音を弁明し、確証している時も、あなたがたは皆、私とともに恵みにあずかっています。
7kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio.
8私がキリスト・イエスの深い愛情をもって、あなたがたすべてをどれほど慕っているか、神が証人です。
8Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.
9私はこう祈っています。あなたがたの愛が、知識とあらゆる識別力を伴って、ますます豊かになり、
9Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,
10何が最も優れているかを見分けられるように。また、キリストの日まで純真で、つまずきのない者となり、
10por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,
11イエス・キリストによる義の実に満たされて、神の栄光と賛美を現すように。
11plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.
12兄弟たち、私の身に起こったことが、かえって福音の前進に役立ったと知ってほしいのです。
12Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio,
13私がキリストのために鎖につながれていることは、宮廷の衛兵全体をはじめ、ほかのすべての人に明らかになりました。
13tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke;
14また、主にある兄弟たちの多くは、私が鎖につながれていることによって主への確信を深め、恐れることなく神の言葉を語る勇気を、ますます得るようになりました。
14kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio.
15ある人たちはねたみや争いからキリストを宣べ伝え、ほかの人たちは善意から宣べ伝えています。
15Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;
16前者は、私の鎖に苦しみを加えようと考え、利己的な野心から、純粋でない動機でキリストを宣べ伝えています。
16ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;
17後者は、私が福音を弁明するために立てられていると知り、愛から宣べ伝えています。
17sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.
18それなら、どうだというのでしょう。見せかけであれ真実であれ、どのような仕方であっても、キリストが宣べ伝えられています。私はそのことを喜んでいます。いや、これからも喜びます。
18Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos.
19あなたがたの祈りと、イエス・キリストの霊の助けによって、このことが私の救いに至ると知っているからです。
19Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,
20私が切に待ち望み、希望しているのは、何一つ恥じることなく、いつものように今も大胆に、生きるにしても死ぬにしても、私の体を通してキリストがあがめられることです。
20laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.
21私にとって、生きることはキリストであり、死ぬことは益です。
21Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.
22しかし、肉体をもって生きることが実りある働きとなるなら、どちらを選ぶべきか、私には分かりません。
22Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.
23私はこの二つの間で板挟みになっています。世を去ってキリストとともにいたいと願っています。そのほうが、はるかに良いのです。
23Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;
24けれども、肉体にとどまることは、あなたがたのためにいっそう必要です。
24tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.
25こう確信しているので、私はとどまり、あなたがたの信仰の進歩と喜びのために、あなたがたすべてとともにいることになると知っています。
25Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido;
26そうすれば、私が再びあなたがたのもとに行くことによって、私のことでキリスト・イエスにあるあなたがたの誇りがますます大きくなるでしょう。
26por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi.
27ただ、キリストの福音にふさわしく歩みなさい。そうすれば、私が行ってあなたがたに会うにしても、離れているにしても、あなたがたが一つの霊にあって堅く立ち、心を一つにして福音の信仰のためにともに戦っている、と聞くことができます。
27Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,
28どんなことがあっても、敵対する者たちにおびえてはなりません。そのことは、彼らには滅びのしるし、あなたがたには救いのしるしであり、しかも神から出たものです。
28kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo;
29あなたがたはキリストのために、キリストを信じることだけでなく、キリストのために苦しむことも恵みとして与えられたからです。
29ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;
30あなたがたは、かつて私のうちに見、今も私について聞いているのと同じ戦いをしています。
30havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.