詩篇 98
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1新しい歌を主に歌え。 主は驚くべき御業を行われた。 その右の手と聖なる御腕によって、救いを成し遂げられた。
1Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2主はその救いを知らせ、 国々の目の前に、その義を明らかにされた。
2La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
3主はイスラエルの家への慈しみと真実を覚えておられた。 地の果てまでも皆、私たちの神の救いを見た。
3Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4全地よ、主に喜び叫べ。 声を上げ、喜び歌い、ほめ歌え。
4Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.
5竪琴を奏でて主をほめ歌え。 竪琴と歌声を響かせて。
5Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6ラッパと雄羊の角笛を鳴らし、 王である主の御前で喜び叫べ。
6Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
7海と、そこに満ちるものは、とどろけ。 世界と、そこに住む者も。
7Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
8川々は手をたたき、 山々も共に喜び歌え。
8La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,
9主の御前で歌え。 主は地をさばくために来られる。 主は義をもって世界をさばき、 公正をもって諸国の民をさばかれる。
9Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.