詩篇 29
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1力ある者たちの子らよ、主に帰せよ。 栄光と力を主に帰せよ。
1Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
2主の御名にふさわしい栄光を、主に帰せよ。 聖なる装いをして、主を伏し拝め。
2Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
3主の声は水の上にある。 栄光の神は雷鳴をとどろかせる。主は大水の上におられる。
3La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
4主の声は力強く、 主の声は威厳に満ちている。
4La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
5主の声は杉を砕く。 まことに、主はレバノンの杉を粉々に砕かれる。
5La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
6主はレバノンを子牛のように、 シリオンを若い野牛のように跳ねさせる。
6Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7主の声は稲妻をひらめかせる。
7La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
8主の声は荒野を揺るがす。 主はカデシュの荒野を揺るがされる。
8La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
9主の声は雌鹿に子を産ませ、 森を裸にする。 その宮の中で、すべてのものが「栄光!」と叫ぶ。
9La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.
10主は大洪水の時に王座に着かれた。 まことに、主はとこしえに王として座られる。
10La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne.
11主はご自身の民に力を与えられる。 主はご自身の民を平和をもって祝福される。
11La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.