詩篇 115
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1主よ、私たちにではなく、私たちにではなく、 あなたの御名に栄光を帰してください。 あなたの慈しみと真実のために。
1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
2なぜ国々の民は言うのだろうか。 「彼らの神は今どこにいるのか」と。
2Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
3私たちの神は天におられ、 望むことをすべて行われる。
3Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
4彼らの偶像は銀と金、 人の手の業である。
4Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
5口があっても語らず、 目があっても見ない。
5Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
6耳があっても聞かず、 鼻があっても嗅がない。
6Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
7手があっても触れず、 足があっても歩かず、 喉から声を出すこともない。
7Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
8それらを造る者も、それらのようになる。 それらに信頼するすべての者も同じである。
8Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
9イスラエルよ、主に信頼せよ。 主は彼らの助け、彼らの盾である。
9Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
10アロンの家よ、主に信頼せよ。 主は彼らの助け、彼らの盾である。
10Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
11主を恐れる者たちよ、主に信頼せよ。 主は彼らの助け、彼らの盾である。
11Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
12主は私たちを覚えておられ、祝福してくださる。 イスラエルの家を祝福し、 アロンの家を祝福してくださる。
12La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;
13主を恐れる者たちを祝福してくださる。 小さい者も大きい者も。
13Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
14主があなたがたをますます増やしてくださるように。 あなたがたと、あなたがたの子どもたちを。
14La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.
15あなたがたは主に祝福されている。 天と地を造られた主に。
15Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
16天は主の天である。 しかし、地は人々に与えられた。
16La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.
17死者は主をほめたたえない。 沈黙の中へ下る者も、誰一人ほめたたえない。
17Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
18しかし、私たちは主をほめたたえる。 今よりとこしえまでも。 主をほめたたえよ。
18Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.