Psalmaro 105
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
1הודו ליהוה קראו בשמו הודיעו בעמים עלילותיו׃
2Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
2שירו לו זמרו לו שיחו בכל נפלאותיו׃
3Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
3התהללו בשם קדשו ישמח לב מבקשי יהוה׃
4Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
4דרשו יהוה ועזו בקשו פניו תמיד׃
5Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
5זכרו נפלאותיו אשר עשה מפתיו ומשפטי פיו׃
6Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
6זרע אברהם עבדו בני יעקב בחיריו׃
7Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
7הוא יהוה אלהינו בכל הארץ משפטיו׃
8Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
8זכר לעולם בריתו דבר צוה לאלף דור׃
9Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
9אשר כרת את אברהם ושבועתו לישחק׃
10Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
10ויעמידה ליעקב לחק לישראל ברית עולם׃
11Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
11לאמר לך אתן את ארץ כנען חבל נחלתכם׃
12Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
12בהיותם מתי מספר כמעט וגרים בה׃
13Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
13ויתהלכו מגוי אל גוי מממלכה אל עם אחר׃
14Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
14לא הניח אדם לעשקם ויוכח עליהם מלכים׃
15Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
15אל תגעו במשיחי ולנביאי אל תרעו׃
16Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
16ויקרא רעב על הארץ כל מטה לחם שבר׃
17Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
17שלח לפניהם איש לעבד נמכר יוסף׃
18Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
18ענו בכבל רגליו ברזל באה נפשו׃
19Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
19עד עת בא דברו אמרת יהוה צרפתהו׃
20Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
20שלח מלך ויתירהו משל עמים ויפתחהו׃
21Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
21שמו אדון לביתו ומשל בכל קנינו׃
22Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
22לאסר שריו בנפשו וזקניו יחכם׃
23Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
23ויבא ישראל מצרים ויעקב גר בארץ חם׃
24Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
24ויפר את עמו מאד ויעצמהו מצריו׃
25Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
25הפך לבם לשנא עמו להתנכל בעבדיו׃
26Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
26שלח משה עבדו אהרן אשר בחר בו׃
27Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
27שמו בם דברי אתותיו ומפתים בארץ חם׃
28Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
28שלח חשך ויחשך ולא מרו את דבריו׃
29Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
29הפך את מימיהם לדם וימת את דגתם׃
30Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
30שרץ ארצם צפרדעים בחדרי מלכיהם׃
31Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
31אמר ויבא ערב כנים בכל גבולם׃
32Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
32נתן גשמיהם ברד אש להבות בארצם׃
33Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
33ויך גפנם ותאנתם וישבר עץ גבולם׃
34Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
34אמר ויבא ארבה וילק ואין מספר׃
35Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
35ויאכל כל עשב בארצם ויאכל פרי אדמתם׃
36Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
36ויך כל בכור בארצם ראשית לכל אונם׃
37Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
37ויוציאם בכסף וזהב ואין בשבטיו כושל׃
38Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
38שמח מצרים בצאתם כי נפל פחדם עליהם׃
39Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
39פרש ענן למסך ואש להאיר לילה׃
40Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
40שאל ויבא שלו ולחם שמים ישביעם׃
41Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
41פתח צור ויזובו מים הלכו בציות נהר׃
42Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
42כי זכר את דבר קדשו את אברהם עבדו׃
43Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
43ויוצא עמו בששון ברנה את בחיריו׃
44Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
44ויתן להם ארצות גוים ועמל לאמים יירשו׃
45Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
45בעבור ישמרו חקיו ותורתיו ינצרו הללו יה׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.