Psalmaro 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
1למנצח לדוד אמר נבל בלבו אין אלהים השחיתו התעיבו עלילה אין עשה טוב׃
2La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
2יהוה משמים השקיף על בני אדם לראות היש משכיל דרש את אלהים׃
3Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
3הכל סר יחדו נאלחו אין עשה טוב אין גם אחד׃
4Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
4הלא ידעו כל פעלי און אכלי עמי אכלו לחם יהוה לא קראו׃
5Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
5שם פחדו פחד כי אלהים בדור צדיק׃
6Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
6עצת עני תבישו כי יהוה מחסהו׃
7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
7מי יתן מציון ישועת ישראל בשוב יהוה שבות עמו יגל יעקב ישמח ישראל׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.