Psalmaro 138
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
1לדוד אודך בכל לבי נגד אלהים אזמרך׃
2Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
2אשתחוה אל היכל קדשך ואודה את שמך על חסדך ועל אמתך כי הגדלת על כל שמך אמרתך׃
3En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
3ביום קראתי ותענני תרהבני בנפשי עז׃
4Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
4יודוך יהוה כל מלכי ארץ כי שמעו אמרי פיך׃
5Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
5וישירו בדרכי יהוה כי גדול כבוד יהוה׃
6Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
6כי רם יהוה ושפל יראה וגבה ממרחק יידע׃
7Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.
7אם אלך בקרב צרה תחיני על אף איבי תשלח ידך ותושיעני ימינך׃
8La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.
8יהוה יגמר בעדי יהוה חסדך לעולם מעשי ידיך אל תרף׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.