Psalmaro 44
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
1למנצח לבני קרח משכיל אלהים באזנינו שמענו אבותינו ספרו לנו פעל פעלת בימיהם בימי קדם׃
2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
2אתה ידך גוים הורשת ותטעם תרע לאמים ותשלחם׃
3Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.
3כי לא בחרבם ירשו ארץ וזרועם לא הושיעה למו כי ימינך וזרועך ואור פניך כי רציתם׃
4Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
4אתה הוא מלכי אלהים צוה ישועות יעקב׃
5Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
5בך צרינו ננגח בשמך נבוס קמינו׃
6Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
6כי לא בקשתי אבטח וחרבי לא תושיעני׃
7Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
7כי הושעתנו מצרינו ומשנאינו הבישות׃
8Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
8באלהים הללנו כל היום ושמך לעולם נודה סלה׃
9Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
9אף זנחת ותכלימנו ולא תצא בצבאותינו׃
10Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
10תשיבנו אחור מני צר ומשנאינו שסו למו׃
11Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
11תתננו כצאן מאכל ובגוים זריתנו׃
12Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
12תמכר עמך בלא הון ולא רבית במחיריהם׃
13Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
13תשימנו חרפה לשכנינו לעג וקלס לסביבותינו׃
14Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
14תשימנו משל בגוים מנוד ראש בל אמים׃
15Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,
15כל היום כלמתי נגדי ובשת פני כסתני׃
16Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
16מקול מחרף ומגדף מפני אויב ומתנקם׃
17Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
17כל זאת באתנו ולא שכחנוך ולא שקרנו בבריתך׃
18Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
18לא נסוג אחור לבנו ותט אשרינו מני ארחך׃
19Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
19כי דכיתנו במקום תנים ותכס עלינו בצלמות׃
20Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
20אם שכחנו שם אלהינו ונפרש כפינו לאל זר׃
21Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
21הלא אלהים יחקר זאת כי הוא ידע תעלמות לב׃
22Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
22כי עליך הרגנו כל היום נחשבנו כצאן טבחה׃
23Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
23עורה למה תישן אדני הקיצה אל תזנח לנצח׃
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
24למה פניך תסתיר תשכח ענינו ולחצנו׃
25Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.
25כי שחה לעפר נפשנו דבקה לארץ בטננו׃
26Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.
26קומה עזרתה לנו ופדנו למען חסדך׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.