1 Reĝoj 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi.
1והמלך דוד זקן בא בימים ויכסהו בבגדים ולא יחם לו׃
2Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme.
2ויאמרו לו עבדיו יבקשו לאדני המלך נערה בתולה ועמדה לפני המלך ותהי לו סכנת ושכבה בחיקך וחם לאדני המלך׃
3Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo.
3ויבקשו נערה יפה בכל גבול ישראל וימצאו את אבישג השונמית ויבאו אתה למלך׃
4La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin.
4והנערה יפה עד מאד ותהי למלך סכנת ותשרתהו והמלך לא ידעה׃
5Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li.
5ואדניה בן חגית מתנשא לאמר אני אמלך ויעש לו רכב ופרשים וחמשים איש רצים לפניו׃
6Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom.
6ולא עצבו אביו מימיו לאמר מדוע ככה עשית וגם הוא טוב תאר מאד ואתו ילדה אחרי אבשלום׃
7Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
7ויהיו דבריו עם יואב בן צרויה ועם אביתר הכהן ויעזרו אחרי אדניה׃
8Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
8וצדוק הכהן ובניהו בן יהוידע ונתן הנביא ושמעי ורעי והגבורים אשר לדוד לא היו עם אדניהו׃
9Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo.
9ויזבח אדניהו צאן ובקר ומריא עם אבן הזחלת אשר אצל עין רגל ויקרא את כל אחיו בני המלך ולכל אנשי יהודה עבדי המלך׃
10Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
10ואת נתן הנביא ובניהו ואת הגבורים ואת שלמה אחיו לא קרא׃
11Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
11ויאמר נתן אל בת שבע אם שלמה לאמר הלוא שמעת כי מלך אדניהו בן חגית ואדנינו דוד לא ידע׃
12Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
12ועתה לכי איעצך נא עצה ומלטי את נפשך ואת נפש בנך שלמה׃
13Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo?
13לכי ובאי אל המלך דוד ואמרת אליו הלא אתה אדני המלך נשבעת לאמתך לאמר כי שלמה בנך ימלך אחרי והוא ישב על כסאי ומדוע מלך אדניהו׃
14Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
14הנה עודך מדברת שם עם המלך ואני אבוא אחריך ומלאתי את דבריך׃
15Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo.
15ותבא בת שבע אל המלך החדרה והמלך זקן מאד ואבישג השונמית משרת את המלך׃
16Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi?
16ותקד בת שבע ותשתחו למלך ויאמר המלך מה לך׃
17Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
17ותאמר לו אדני אתה נשבעת ביהוה אלהיך לאמתך כי שלמה בנך ימלך אחרי והוא ישב על כסאי׃
18Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias.
18ועתה הנה אדניה מלך ועתה אדני המלך לא ידעת׃
19Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
19ויזבח שור ומריא וצאן לרב ויקרא לכל בני המלך ולאביתר הכהן וליאב שר הצבא ולשלמה עבדך לא קרא׃
20Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo — la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li.
20ואתה אדני המלך עיני כל ישראל עליך להגיד להם מי ישב על כסא אדני המלך אחריו׃
21Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
21והיה כשכב אדני המלך עם אבתיו והייתי אני ובני שלמה חטאים׃
22Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan.
22והנה עודנה מדברת עם המלך ונתן הנביא בא׃
23Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere.
23ויגידו למלך לאמר הנה נתן הנביא ויבא לפני המלך וישתחו למלך על אפיו ארצה׃
24Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
24ויאמר נתן אדני המלך אתה אמרת אדניהו ימלך אחרי והוא ישב על כסאי׃
25Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija!
25כי ירד היום ויזבח שור ומריא וצאן לרב ויקרא לכל בני המלך ולשרי הצבא ולאביתר הכהן והנם אכלים ושתים לפניו ויאמרו יחי המלך אדניהו׃
26Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
26ולי אני עבדך ולצדק הכהן ולבניהו בן יהוידע ולשלמה עבדך לא קרא׃
27Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?
27אם מאת אדני המלך נהיה הדבר הזה ולא הודעת את עבדיך מי ישב על כסא אדני המלך אחריו׃
28Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
28ויען המלך דוד ויאמר קראו לי לבת שבע ותבא לפני המלך ותעמד לפני המלך׃
29Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
29וישבע המלך ויאמר חי יהוה אשר פדה את נפשי מכל צרה׃
30kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi — tiel mi faros hodiaŭ.
30כי כאשר נשבעתי לך ביהוה אלהי ישראל לאמר כי שלמה בנך ימלך אחרי והוא ישב על כסאי תחתי כי כן אעשה היום הזה׃
31Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!
31ותקד בת שבע אפים ארץ ותשתחו למלך ותאמר יחי אדני המלך דוד לעלם׃
32Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon.
32ויאמר המלך דוד קראו לי לצדוק הכהן ולנתן הנביא ולבניהו בן יהוידע ויבאו לפני המלך׃
33Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon.
33ויאמר המלך להם קחו עמכם את עבדי אדניכם והרכבתם את שלמה בני על הפרדה אשר לי והורדתם אתו אל גחון׃
34Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono!
34ומשח אתו שם צדוק הכהן ונתן הנביא למלך על ישראל ותקעתם בשופר ואמרתם יחי המלך שלמה׃
35Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
35ועליתם אחריו ובא וישב על כסאי והוא ימלך תחתי ואתו צויתי להיות נגיד על ישראל ועל יהודה׃
36Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo.
36ויען בניהו בן יהוידע את המלך ויאמר אמן כן יאמר יהוה אלהי אדני המלך׃
37Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David.
37כאשר היה יהוה עם אדני המלך כן יהי עם שלמה ויגדל את כסאו מכסא אדני המלך דוד׃
38Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon.
38וירד צדוק הכהן ונתן הנביא ובניהו בן יהוידע והכרתי והפלתי וירכבו את שלמה על פרדת המלך דוד וילכו אתו על גחון׃
39Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono!
39ויקח צדוק הכהן את קרן השמן מן האהל וימשח את שלמה ויתקעו בשופר ויאמרו כל העם יחי המלך שלמה׃
40Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.
40ויעלו כל העם אחריו והעם מחללים בחללים ושמחים שמחה גדולה ותבקע הארץ בקולם׃
41Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
41וישמע אדניהו וכל הקראים אשר אתו והם כלו לאכל וישמע יואב את קול השופר ויאמר מדוע קול הקריה הומה׃
42Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.
42עודנו מדבר והנה יונתן בן אביתר הכהן בא ויאמר אדניהו בא כי איש חיל אתה וטוב תבשר׃
43Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo;
43ויען יונתן ויאמר לאדניהו אבל אדנינו המלך דוד המליך את שלמה׃
44kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo;
44וישלח אתו המלך את צדוק הכהן ואת נתן הנביא ובניהו בן יהוידע והכרתי והפלתי וירכבו אתו על פרדת המלך׃
45kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis.
45וימשחו אתו צדוק הכהן ונתן הנביא למלך בגחון ויעלו משם שמחים ותהם הקריה הוא הקול אשר שמעתם׃
46Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
46וגם ישב שלמה על כסא המלוכה׃
47Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo.
47וגם באו עבדי המלך לברך את אדנינו המלך דוד לאמר ייטב אלהיך את שם שלמה משמך ויגדל את כסאו מכסאך וישתחו המלך על המשכב׃
48Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.
48וגם ככה אמר המלך ברוך יהוה אלהי ישראל אשר נתן היום ישב על כסאי ועיני ראות׃
49Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon.
49ויחרדו ויקמו כל הקראים אשר לאדניהו וילכו איש לדרכו׃
50Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
50ואדניהו ירא מפני שלמה ויקם וילך ויחזק בקרנות המזבח׃
51Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
51ויגד לשלמה לאמר הנה אדניהו ירא את המלך שלמה והנה אחז בקרנות המזבח לאמר ישבע לי כיום המלך שלמה אם ימית את עבדו בחרב׃
52Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos.
52ויאמר שלמה אם יהיה לבן חיל לא יפל משערתו ארצה ואם רעה תמצא בו ומת׃
53Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li: Iru en vian domon.
53וישלח המלך שלמה וירדהו מעל המזבח ויבא וישתחו למלך שלמה ויאמר לו שלמה לך לביתך׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.