Readmono 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaŭ Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Ĥacerot kaj Di-Zahab,
1אלה הדברים אשר דבר משה אל כל ישראל בעבר הירדן במדבר בערבה מול סוף בין פארן ובין תפל ולבן וחצרת ודי זהב׃
2dek unu tagojn malproksime de Ĥoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea.
2אחד עשר יום מחרב דרך הר שעיר עד קדש ברנע׃
3Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
3ויהי בארבעים שנה בעשתי עשר חדש באחד לחדש דבר משה אל בני ישראל ככל אשר צוה יהוה אתו אלהם׃
4Post kiam li venkobatis Siĥonon, la reĝon de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj Ogon, la reĝon de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot kaj en Edrei;
4אחרי הכתו את סיחן מלך האמרי אשר יושב בחשבון ואת עוג מלך הבשן אשר יושב בעשתרת באדרעי׃
5transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi ĉi tiun instruon, kaj diris:
5בעבר הירדן בארץ מואב הואיל משה באר את התורה הזאת לאמר׃
6La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Ĥoreb jene: Sufiĉe vi loĝis sur ĉi tiu monto;
6יהוה אלהינו דבר אלינו בחרב לאמר רב לכם שבת בהר הזה׃
7turniĝu kaj elmoviĝu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al ĉiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato.
7פנו וסעו לכם ובאו הר האמרי ואל כל שכניו בערבה בהר ובשפלה ובנגב ובחוף הים ארץ הכנעני והלבנון עד הנהר הגדל נהר פרת׃
8Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro post ili.
8ראה נתתי לפניכם את הארץ באו ורשו את הארץ אשר נשבע יהוה לאבתיכם לאברהם ליצחק וליעקב לתת להם ולזרעם אחריהם׃
9Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti vin;
9ואמר אלכם בעת ההוא לאמר לא אוכל לבדי שאת אתכם׃
10la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la ĉielo.
10יהוה אלהיכם הרבה אתכם והנכם היום ככוכבי השמים לרב׃
11La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi!
11יהוה אלהי אבותכם יסף עליכם ככם אלף פעמים ויברך אתכם כאשר דבר לכם׃
12Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian ŝarĝon kaj viajn disputojn?
12איכה אשא לבדי טרחכם ומשאכם וריבכם׃
13Elektu al vi el viaj triboj virojn saĝajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.
13הבו לכם אנשים חכמים ונבנים וידעים לשבטיכם ואשימם בראשיכם׃
14Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.
14ותענו אתי ותאמרו טוב הדבר אשר דברת לעשות׃
15Tiam mi prenis la ĉefojn de viaj triboj, virojn saĝajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.
15ואקח את ראשי שבטיכם אנשים חכמים וידעים ואתן אתם ראשים עליכם שרי אלפים ושרי מאות ושרי חמשים ושרי עשרת ושטרים לשבטיכם׃
16Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante: Aŭskultu viajn fratojn kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.
16ואצוה את שפטיכם בעת ההוא לאמר שמע בין אחיכם ושפטתם צדק בין איש ובין אחיו ובין גרו׃
17Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos.
17לא תכירו פנים במשפט כקטן כגדל תשמעון לא תגורו מפני איש כי המשפט לאלהים הוא והדבר אשר יקשה מכם תקרבון אלי ושמעתיו׃
18Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri ĉio, kion vi devas fari.
18ואצוה אתכם בעת ההוא את כל הדברים אשר תעשון׃
19Kaj ni foriris de Ĥoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadeŝ-Barnea.
19ונסע מחרב ונלך את כל המדבר הגדול והנורא ההוא אשר ראיתם דרך הר האמרי כאשר צוה יהוה אלהינו אתנו ונבא עד קדש ברנע׃
20Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;
20ואמר אלכם באתם עד הר האמרי אשר יהוה אלהינו נתן לנו׃
21vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu ĝin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu.
21ראה נתן יהוה אלהיך לפניך את הארץ עלה רש כאשר דבר יהוה אלהי אבתיך לך אל תירא ואל תחת׃
22Sed vi ĉiuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu antaŭ ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni.
22ותקרבון אלי כלכם ותאמרו נשלחה אנשים לפנינו ויחפרו לנו את הארץ וישבו אתנו דבר את הדרך אשר נעלה בה ואת הערים אשר נבא אליהן׃
23Kaj tio plaĉis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;
23וייטב בעיני הדבר ואקח מכם שנים עשר אנשים איש אחד לשבט׃
24kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Eŝkol kaj esplorrigardis ĝin.
24ויפנו ויעלו ההרה ויבאו עד נחל אשכל וירגלו אתה׃
25Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris: Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
25ויקחו בידם מפרי הארץ ויורדו אלינו וישבו אתנו דבר ויאמרו טובה הארץ אשר יהוה אלהינו נתן לנו׃
26Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio;
26ולא אביתם לעלת ותמרו את פי יהוה אלהיכם׃
27kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris: Pro la malamo de la Eternulo kontraŭ ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;
27ותרגנו באהליכם ותאמרו בשנאת יהוה אתנו הוציאנו מארץ מצרים לתת אתנו ביד האמרי להשמידנו׃
28kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj ĝis la ĉielo, kaj ankaŭ Anakidojn ni tie vidis.
28אנה אנחנו עלים אחינו המסו את לבבנו לאמר עם גדול ורם ממנו ערים גדלת ובצורת בשמים וגם בני ענקים ראינו שם׃
29Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin;
29ואמר אלכם לא תערצון ולא תיראון מהם׃
30la Eternulo via Dio, kiu iras antaŭ vi, Li batalos por vi, simile al ĉio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaŭ viaj okuloj,
30יהוה אלהיכם ההלך לפניכם הוא ילחם לכם ככל אשר עשה אתכם במצרים לעיניכם׃
31kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, ĝis vi venis al ĉi tiu loko.
31ובמדבר אשר ראית אשר נשאך יהוה אלהיך כאשר ישא איש את בנו בכל הדרך אשר הלכתם עד באכם עד המקום הזה׃
32Sed eĉ ĉe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,
32ובדבר הזה אינכם מאמינם ביהוה אלהיכם׃
33kiu iras antaŭ vi sur la vojo, por serĉi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.
33ההלך לפניכם בדרך לתור לכם מקום לחנתכם באש לילה לראתכם בדרך אשר תלכו בה ובענן יומם׃
34Kaj la Eternulo aŭdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj ĵuris, dirante:
34וישמע יהוה את קול דבריכם ויקצף וישבע לאמר׃
35Neniu el ĉi tiuj homoj, el ĉi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi ĵuris doni al viaj patroj;
35אם יראה איש באנשים האלה הדור הרע הזה את הארץ הטובה אשר נשבעתי לתת לאבתיכם׃
36nur Kaleb, filo de Jefune, vidos ĝin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis.
36זולתי כלב בן יפנה הוא יראנה ולו אתן את הארץ אשר דרך בה ולבניו יען אשר מלא אחרי יהוה׃
37Ankaŭ kontraŭ mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante: Vi ankaŭ ne venos tien;
37גם בי התאנף יהוה בגללכם לאמר גם אתה לא תבא שם׃
38Josuo, filo de Nun, kiu staras antaŭ vi, li venos tien; lin fortigu, ĉar li donos ĝin al Izrael kiel posedaĵon.
38יהושע בן נון העמד לפניך הוא יבא שמה אתו חזק כי הוא ינחלנה את ישראל׃
39Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiraĵo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraŭ ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos ĝin, kaj ili ekposedos ĝin.
39וטפכם אשר אמרתם לבז יהיה ובניכם אשר לא ידעו היום טוב ורע המה יבאו שמה ולהם אתננה והם יירשוה׃
40Sed vi turniĝu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro.
40ואתם פנו לכם וסעו המדברה דרך ים סוף׃
41Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis antaŭ la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al ĉio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ĉiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.
41ותענו ותאמרו אלי חטאנו ליהוה אנחנו נעלה ונלחמנו ככל אשר צונו יהוה אלהינו ותחגרו איש את כלי מלחמתו ותהינו לעלת ההרה׃
42Sed la Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne batalu, ĉar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.
42ויאמר יהוה אלי אמר להם לא תעלו ולא תלחמו כי אינני בקרבכם ולא תנגפו לפני איביכם׃
43Kaj mi diris al vi, sed vi ne aŭskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.
43ואדבר אליכם ולא שמעתם ותמרו את פי יהוה ותזדו ותעלו ההרה׃
44Tiam eliris kontraŭ vin la Amoridoj, kiuj loĝis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir ĝis Ĥorma.
44ויצא האמרי הישב בהר ההוא לקראתכם וירדפו אתכם כאשר תעשינה הדברים ויכתו אתכם בשעיר עד חרמה׃
45Kaj vi revenis kaj ploris antaŭ la Eternulo; sed la Eternulo ne aŭskultis vian voĉon kaj ne atentis vin.
45ותשבו ותבכו לפני יהוה ולא שמע יהוה בקלכם ולא האזין אליכם׃
46Kaj vi loĝis en Kadeŝ longan tempon, la tempon, dum kiu vi loĝis.
46ותשבו בקדש ימים רבים כימים אשר ישבתם׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.