Psalmaro
Chapter 144
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 144

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
1לדוד ברוך יהוה צורי המלמד ידי לקרב אצבעותי למלחמה׃
2Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
2חסדי ומצודתי משגבי ומפלטי לי מגני ובו חסיתי הרודד עמי תחתי׃
3Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
3יהוה מה אדם ותדעהו בן אנוש ותחשבהו׃
4Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
4אדם להבל דמה ימיו כצל עובר׃
5Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
5יהוה הט שמיך ותרד גע בהרים ויעשנו׃
6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
6ברוק ברק ותפיצם שלח חציך ותהמם׃
7Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
7שלח ידיך ממרום פצני והצילני ממים רבים מיד בני נכר׃
8Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
8אשר פיהם דבר שוא וימינם ימין שקר׃
9Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
9אלהים שיר חדש אשירה לך בנבל עשור אזמרה לך׃
10Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
10הנותן תשועה למלכים הפוצה את דוד עבדו מחרב רעה׃
11Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
11פצני והצילני מיד בני נכר אשר פיהם דבר שוא וימינם ימין שקר׃
12Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
12אשר בנינו כנטעים מגדלים בנעוריהם בנותינו כזוית מחטבות תבנית היכל׃
13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
13מזוינו מלאים מפיקים מזן אל זן צאוננו מאליפות מרבבות בחוצותינו׃
14Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
14אלופינו מסבלים אין פרץ ואין יוצאת ואין צוחה ברחבתינו׃
15Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
15אשרי העם שככה לו אשרי העם שיהוה אלהיו׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.