Psalmaro
Chapter 140
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 140

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
1למנצח מזמור לדוד חלצני יהוה מאדם רע מאיש חמסים תנצרני׃
2Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
2אשר חשבו רעות בלב כל יום יגורו מלחמות׃
3Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
3שננו לשונם כמו נחש חמת עכשוב תחת שפתימו סלה׃
4Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
4שמרני יהוה מידי רשע מאיש חמסים תנצרני אשר חשבו לדחות פעמי׃
5Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
5טמנו גאים פח לי וחבלים פרשו רשת ליד מעגל מקשים שתו לי סלה׃
6Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
6אמרתי ליהוה אלי אתה האזינה יהוה קול תחנוני׃
7Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
7יהוה אדני עז ישועתי סכתה לראשי ביום נשק׃
8Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.
8אל תתן יהוה מאויי רשע זממו אל תפק ירומו סלה׃
9La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
9ראש מסבי עמל שפתימו יכסומו׃
10Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
10ימיטו עליהם גחלים באש יפלם במהמרות בל יקומו׃
11Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
11איש לשון בל יכון בארץ איש חמס רע יצודנו למדחפת׃
12Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
12ידעת כי יעשה יהוה דין עני משפט אבינים׃
13Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.
13אך צדיקים יודו לשמך ישבו ישרים את פניך׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.