Psalmaro
Chapter 24
Londona Biblio (Esperant…
vs Modern Hebrew Bible
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 24

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
1לדוד מזמור ליהוה הארץ ומלואה תבל וישבי בה׃
2Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
2כי הוא על ימים יסדה ועל נהרות יכוננה׃
3Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
3מי יעלה בהר יהוה ומי יקום במקום קדשו׃
4Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
4נקי כפים ובר לבב אשר לא נשא לשוא נפשי ולא נשבע למרמה׃
5Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
5ישא ברכה מאת יהוה וצדקה מאלהי ישעו׃
6Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
6זה דור דרשו מבקשי פניך יעקב סלה׃
7Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
7שאו שערים ראשיכם והנשאו פתחי עולם ויבוא מלך הכבוד׃
8Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
8מי זה מלך הכבוד יהוה עזוז וגבור יהוה גבור מלחמה׃
9Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
9שאו שערים ראשיכם ושאו פתחי עולם ויבא מלך הכבוד׃
10Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.
10מי הוא זה מלך הכבוד יהוה צבאות הוא מלך הכבוד סלה׃

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.