תְהִלִּים 116
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1אהבתי כי ישמע יהוה את קולי תחנוני׃
1Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon,
2כי הטה אזנו לי ובימי אקרא׃
2Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
3אפפוני חבלי מות ומצרי שאול מצאוני צרה ויגון אמצא׃
3Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
4ובשם יהוה אקרא אנה יהוה מלטה נפשי׃
4Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.
5חנון יהוה וצדיק ואלהינו מרחם׃
5Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.
6שמר פתאים יהוה דלותי ולי יהושיע׃
6La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
7שובי נפשי למנוחיכי כי יהוה גמל עליכי׃
7Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
8כי חלצת נפשי ממות את עיני מן דמעה את רגלי מדחי׃
8Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
9אתהלך לפני יהוה בארצות החיים׃
9Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.
10האמנתי כי אדבר אני עניתי מאד׃
10Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita.
11אני אמרתי בחפזי כל האדם כזב׃
11Mi diris en mia konfuziĝo: Ĉu homo mensogas.
12מה אשיב ליהוה כל תגמולוהי עלי׃
12Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
13כוס ישועות אשא ובשם יהוה אקרא׃
13Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
14נדרי ליהוה אשלם נגדה נא לכל עמו׃
14Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.
15יקר בעיני יהוה המותה לחסידיו׃
15Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.
16אנה יהוה כי אני עבדך אני עבדך בן אמתך פתחת למוסרי׃
16Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
17לך אזבח זבח תודה ובשם יהוה אקרא׃
17Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
18נדרי ליהוה אשלם נגדה נא לכל עמו׃
18Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,
19בחצרות בית יהוה בתוככי ירושלם הללו יה׃
19En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.