תְהִלִּים 47
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1למנצח לבני קרח מזמור כל העמים תקעו כף הריעו לאלהים בקול רנה׃
1Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.
2כי יהוה עליון נורא מלך גדול על כל הארץ׃
2Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
3ידבר עמים תחתינו ולאמים תחת רגלינו׃
3Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4יבחר לנו את נחלתנו את גאון יעקב אשר אהב סלה׃
4Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
5עלה אלהים בתרועה יהוה בקול שופר׃
5Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
6זמרו אלהים זמרו זמרו למלכנו זמרו׃
6Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!
7כי מלך כל הארץ אלהים זמרו משכיל׃
7Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
8מלך אלהים על גוים אלהים ישב על כסא קדשו׃
8Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
9נדיבי עמים נאספו עם אלהי אברהם כי לאלהים מגני ארץ מאד נעלה׃
9La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.