תְהִלִּים 109
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1למנצח לדוד מזמור אלהי תהלתי אל תחרש׃
1Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
2כי פי רשע ופי מרמה עלי פתחו דברו אתי לשון שקר׃
2Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.
3ודברי שנאה סבבוני וילחמוני חנם׃
3Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
4תחת אהבתי ישטנוני ואני תפלה׃
4Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas.
5וישימו עלי רעה תחת טובה ושנאה תחת אהבתי׃
5Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
6הפקד עליו רשע ושטן יעמד על ימינו׃
6Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
7בהשפטו יצא רשע ותפלתו תהיה לחטאה׃
7Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
8יהיו ימיו מעטים פקדתו יקח אחר׃
8Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
9יהיו בניו יתומים ואשתו אלמנה׃
9Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
10ונוע ינועו בניו ושאלו ודרשו מחרבותיהם׃
10Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
11ינקש נושה לכל אשר לו ויבזו זרים יגיעו׃
11Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12אל יהי לו משך חסד ואל יהי חונן ליתומיו׃
12Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
13יהי אחריתו להכרית בדור אחר ימח שמם׃
13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
14יזכר עון אבתיו אל יהוה וחטאת אמו אל תמח׃
14La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
15יהיו נגד יהוה תמיד ויכרת מארץ זכרם׃
15Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
16יען אשר לא זכר עשות חסד וירדף איש עני ואביון ונכאה לבב למותת׃
16Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
17ויאהב קללה ותבואהו ולא חפץ בברכה ותרחק ממנו׃
17Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
18וילבש קללה כמדו ותבא כמים בקרבו וכשמן בעצמותיו׃
18Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
19תהי לו כבגד יעטה ולמזח תמיד יחגרה׃
19Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
20זאת פעלת שטני מאת יהוה והדברים רע על נפשי׃
20Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
21ואתה יהוה אדני עשה אתי למען שמך כי טוב חסדך הצילני׃
21Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
22כי עני ואביון אנכי ולבי חלל בקרבי׃
22Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
23כצל כנטותו נהלכתי ננערתי כארבה׃
23Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
24ברכי כשלו מצום ובשרי כחש משמן׃
24Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
25ואני הייתי חרפה להם יראוני יניעון ראשם׃
25Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
26עזרני יהוה אלהי הושיעני כחסדך׃
26Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
27וידעו כי ידך זאת אתה יהוה עשיתה׃
27Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
28יקללו המה ואתה תברך קמו ויבשו ועבדך ישמח׃
28Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
29ילבשו שוטני כלמה ויעטו כמעיל בשתם׃
29Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
30אודה יהוה מאד בפי ובתוך רבים אהללנו׃
30Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
31כי יעמד לימין אביון להושיע משפטי נפשו׃
31Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.