תְהִלִּים 108
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1שיר מזמור לדוד נכון לבי אלהים אשירה ואזמרה אף כבודי׃
1Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
2עורה הנבל וכנור אעירה שחר׃
2Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
3אודך בעמים יהוה ואזמרך בל אמים׃
3Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
4כי גדול מעל שמים חסדך ועד שחקים אמתך׃
4Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
5רומה על שמים אלהים ועל כל הארץ כבודך׃
5Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.
6למען יחלצון ידידיך הושיעה ימינך וענני׃
6Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
7אלהים דבר בקדשו אעלזה אחלקה שכם ועמק סכות אמדד׃
7Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
8לי גלעד לי מנשה ואפרים מעוז ראשי יהודה מחקקי׃
8Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
9מואב סיר רחצי על אדום אשליך נעלי עלי פלשת אתרועע׃
9Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
10מי יבלני עיר מבצר מי נחני עד אדום׃
10Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
11הלא אלהים זנחתנו ולא תצא אלהים בצבאתינו׃
11Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
12הבה לנו עזרת מצר ושוא תשועת אדם׃
12Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
13באלהים נעשה חיל והוא יבוס צרינו׃
13Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.