תְהִלִּים 43
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1שפטני אלהים וריבה ריבי מגוי לא חסיד מאיש מרמה ועולה תפלטני׃
1Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
2כי אתה אלהי מעוזי למה זנחתני למה קדר אתהלך בלחץ אויב׃
2Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
3שלח אורך ואמתך המה ינחוני יביאוני אל הר קדשך ואל משכנותיך׃
3Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
4ואבואה אל מזבח אלהים אל אל שמחת גילי ואודך בכנור אלהים אלהי׃
4Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5מה תשתוחחי נפשי ומה תהמי עלי הוחילי לאלהים כי עוד אודנו ישועת פני ואלהי׃
5Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.