תְהִלִּים 28
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1לדוד אליך יהוה אקרא צורי אל תחרש ממני פן תחשה ממני ונמשלתי עם יורדי בור׃
1Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
2שמע קול תחנוני בשועי אליך בנשאי ידי אל דביר קדשך׃
2Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
3אל תמשכני עם רשעים ועם פעלי און דברי שלום עם רעיהם ורעה בלבבם׃
3Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
4תן להם כפעלם וכרע מעלליהם כמעשה ידיהם תן להם השב גמולם להם׃
4Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.
5כי לא יבינו אל פעלת יהוה ואל מעשה ידיו יהרסם ולא יבנם׃
5Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
6ברוך יהוה כי שמע קול תחנוני׃
6Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
7יהוה עזי ומגני בו בטח לבי ונעזרתי ויעלז לבי ומשירי אהודנו׃
7La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8יהוה עז למו ומעוז ישועות משיחו הוא׃
8La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9הושיעה את עמך וברך את נחלתך ורעם ונשאם עד העולם׃
9Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.