תְהִלִּים 122
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1שיר המעלות לדוד שמחתי באמרים לי בית יהוה נלך׃
1Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.
2עמדות היו רגלינו בשעריך ירושלם׃
2Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
3ירושלם הבנויה כעיר שחברה לה יחדו׃
3Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis.
4ששם עלו שבטים שבטי יה עדות לישראל להדות לשם יהוה׃
4Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
5כי שמה ישבו כסאות למשפט כסאות לבית דויד׃
5Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David.
6שאלו שלום ירושלם ישליו אהביך׃
6Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.
7יהי שלום בחילך שלוה בארמנותיך׃
7Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.
8למען אחי ורעי אדברה נא שלום בך׃
8Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.
9למען בית יהוה אלהינו אבקשה טוב לך׃
9Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.