תְהִלִּים 55
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1למנצח בנגינת משכיל לדוד האזינה אלהים תפלתי ואל תתעלם מתחנתי׃
1Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
2הקשיבה לי וענני אריד בשיחי ואהימה׃
2Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
3מקול אויב מפני עקת רשע כי ימיטו עלי און ובאף ישטמוני׃
3Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
4לבי יחיל בקרבי ואימות מות נפלו עלי׃
4Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
5יראה ורעד יבא בי ותכסני פלצות׃
5Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
6ואמר מי יתן לי אבר כיונה אעופה ואשכנה׃
6Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
7הנה ארחיק נדד אלין במדבר סלה׃
7Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
8אחישה מפלט לי מרוח סעה מסער׃
8Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
9בלע אדני פלג לשונם כי ראיתי חמס וריב בעיר׃
9Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
10יומם ולילה יסובבה על חומתיה ואון ועמל בקרבה׃
10Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
11הוות בקרבה ולא ימיש מרחבה תך ומרמה׃
11Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
12כי לא אויב יחרפני ואשא לא משנאי עלי הגדיל ואסתר ממנו׃
12Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li;
13ואתה אנוש כערכי אלופי ומידעי׃
13Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
14אשר יחדו נמתיק סוד בבית אלהים נהלך ברגש׃
14Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
15ישימות עלימו ירדו שאול חיים כי רעות במגורם בקרבם׃
15La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
16אני אל אלהים אקרא ויהוה יושיעני׃
16Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
17ערב ובקר וצהרים אשיחה ואהמה וישמע קולי׃
17Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
18פדה בשלום נפשי מקרב לי כי ברבים היו עמדי׃
18Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.
19ישמע אל ויענם וישב קדם סלה אשר אין חליפות למו ולא יראו אלהים׃
19Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion.
20שלח ידיו בשלמיו חלל בריתו׃
20Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
21חלקו מחמאת פיו וקרב לבו רכו דבריו משמן והמה פתחות׃
21Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
22השלך על יהוה יהבך והוא יכלכלך לא יתן לעולם מוט לצדיק׃
22Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
23ואתה אלהים תורדם לבאר שחת אנשי דמים ומרמה לא יחצו ימיהם ואני אבטח בך׃
23Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.