תְהִלִּים 63
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1מזמור לדוד בהיותו במדבר יהודה אלהים אלי אתה אשחרך צמאה לך נפשי כמה לך בשרי בארץ ציה ועיף בלי מים׃
1Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2כן בקדש חזיתיך לראות עזך וכבודך׃
2Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
3כי טוב חסדך מחיים שפתי ישבחונך׃
3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
4כן אברכך בחיי בשמך אשא כפי׃
4Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5כמו חלב ודשן תשבע נפשי ושפתי רננות יהלל פי׃
5Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
6אם זכרתיך על יצועי באשמרות אהגה בך׃
6Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7כי היית עזרתה לי ובצל כנפיך ארנן׃
7Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
8דבקה נפשי אחריך בי תמכה ימינך׃
8Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
9והמה לשואה יבקשו נפשי יבאו בתחתיות הארץ׃
9Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
10יגירהו על ידי חרב מנת שעלים יהיו׃
10Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.
11והמלך ישמח באלהים יתהלל כל הנשבע בו כי יסכר פי דוברי שקר׃
11Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.