תְהִלִּים 75
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1למנצח אל תשחת מזמור לאסף שיר הודינו לך אלהים הודינו וקרוב שמך ספרו נפלאותיך׃
1Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.
2כי אקח מועד אני מישרים אשפט׃
2Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon.
3נמגים ארץ וכל ישביה אנכי תכנתי עמודיה סלה׃
3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
4אמרתי להוללים אל תהלו ולרשעים אל תרימו קרן׃
4Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
5אל תרימו למרום קרנכם תדברו בצואר עתק׃
5Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
6כי לא ממוצא וממערב ולא ממדבר הרים׃
6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
7כי אלהים שפט זה ישפיל וזה ירים׃
7Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
8כי כוס ביד יהוה ויין חמר מלא מסך ויגר מזה אך שמריה ימצו ישתו כל רשעי ארץ׃
8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
9ואני אגיד לעלם אזמרה לאלהי יעקב׃
9Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.
10וכל קרני רשעים אגדע תרוממנה קרנות צדיק׃
10Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.