Ijob 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
1書亞 人 比勒達 回答說:
2Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
2你尋索言語要到幾時呢? 你可以揣摩思想,然後我們就說話。
3Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
3我們為何算為畜生, 在你眼中看作污穢呢?
4Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
4你這惱怒將自己撕裂的, 難道大地為你見棄、 磐石挪開原處嗎?
5La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
5惡人的亮光必要熄滅; 他的火焰必不照耀。
6La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
6他帳棚中的亮光要變為黑暗; 他以上的燈也必熄滅。
7Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
7他堅強的腳步必見狹窄; 自己的計謀必將他絆倒。
8Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
8因為他被自己的腳陷入網中, 走在纏人的網羅上。
9La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
9圈套必抓住他的腳跟; 機關必擒獲他。
10Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
10活扣為他藏在土內; 羈絆為他藏在路上。
11De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
11四面的驚嚇要使他害怕, 並且追趕他的腳跟。
12Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
12他的力量必因飢餓衰敗; 禍患要在他旁邊等候。
13Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
13他本身的肢體要被吞吃; 死亡的長子要吞吃他的肢體。
14Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
14他要從所倚靠的帳棚被拔出來, 帶到驚嚇的王那裏。
15Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
15不屬他的必住在他的帳棚裏; 硫磺必撒在他所住之處。
16Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
16下邊,他的根本要枯乾; 上邊,他的枝子要剪除。
17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
17他的記念在地上必然滅亡; 他的名字在街上也不存留。
18Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
18他必從光明中被攆到黑暗裏, 必被趕出世界。
19Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
19在本民中必無子無孫; 在寄居之地也無一人存留。
20La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
20以後來的要驚奇他的日子, 好像以前去的受了驚駭。
21Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.
21不義之人的住處總是這樣; 此乃不認識上帝之人的地步。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.