Ijob 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
1全能者既定期 罰惡 , 為何不使認識他的人看見那日子呢?
2Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
2有人挪移地界, 搶奪群畜而牧養。
3Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
3他們拉去孤兒的驢, 強取寡婦的牛為當頭。
4Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
4他們使窮人離開正道; 世上的貧民盡都隱藏。
5Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
5這些貧窮人如同野驢出到曠野,殷勤尋找食物; 他們 靠着 野地給兒女糊口,
6Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
6收割 別人 田間的禾稼, 摘取惡人餘剩的葡萄,
7Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
7終夜赤身無衣, 天氣寒冷毫無遮蓋,
8De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
8在山上被大雨淋濕, 因沒有避身之處就挨近磐石。
9Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.
9又有人從母懷中搶奪孤兒, 強取窮人的 衣服 為當頭,
10Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;
10使人赤身無衣,到處流行, 且因飢餓扛抬禾捆,
11Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
11在那些人的圍牆內造油,醡酒, 自己還口渴。
12El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
12在多民的城內有人唉哼, 受傷的人哀號; 上帝卻不理會 那惡人 的愚妄。
13Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
13又有人背棄光明, 不認識光明的道, 不住在光明的路上。
14Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
14殺人的黎明起來, 殺害困苦窮乏人, 夜間又作盜賊。
15La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante: Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.
15姦夫等候黃昏, 說:必無眼能見我, 就把臉蒙蔽。
16En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
16盜賊黑夜挖窟窿; 白日躲藏, 並不認識光明。
17Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
17他們看早晨如幽暗, 因為他們曉得幽暗的驚駭。
18Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
18這些惡人猶如浮萍 快快 飄去 。 他們所得的分在世上被咒詛; 他們不得再走葡萄園的路。
19Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
19乾旱炎熱消沒雪水; 陰間也如此 消沒 犯罪之輩。
20Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo —
20懷他的母要忘記他; 蟲子要吃他,覺得甘甜; 他不再被人記念。 不義 的人 必如樹折斷。
21Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
21他惡待不懷孕不生養的婦人, 不善待寡婦。
22Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
22然而上帝用能力保全有勢力的人; 那性命難保的人仍然興起。
23Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
23上帝使他們安穩,他們就有所倚靠; 上帝的眼目也看顧他們的道路。
24Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
24他們被高舉,不過片時就沒有了; 他們降為卑,被除滅,與眾人一樣, 又如穀穗被割。
25Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?
25若不是這樣,誰能證實我是說謊的, 將我的言語駁為虛空呢?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.