Ijob
Chapter 42
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
1約伯 回答耶和華說:
2Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
2我知道,你萬事都能做; 你的旨意不能攔阻。
3Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
3誰用無知的言語使 你的 旨意隱藏呢? 我所說的是我不明白的; 這些事太奇妙,是我不知道的。
4Aŭskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
4求你聽我,我要說話; 我問你,求你指示我。
5Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
5我從前風聞有你, 現在親眼看見你。
6Tial mi faras al mi riproĉon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
6因此我厭惡自己, 在塵土和爐灰中懊悔。
7Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
7耶和華對 約伯 說話以後,就對 提幔 人 以利法 說:「我的怒氣向你和你兩個朋友發作,因為你們議論我不如我的僕人 約伯 說的是。
8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
8現在你們要取七隻公牛,七隻公羊,到我僕人 約伯 那裏去,為自己獻上燔祭,我的僕人 約伯 就為你們祈禱。我因悅納他,就不按你們的愚妄辦你們。你們議論我,不如我的僕人 約伯 說的是。」
9Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
9於是 提幔 人 以利法 、 書亞 人 比勒達 、 拿瑪 人 瑣法 照着耶和華所吩咐的去行;耶和華就悅納 約伯 。
10Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
10約伯 為他的朋友祈禱。耶和華就使 約伯 從苦境轉回,並且耶和華賜給他的比他從前所有的加倍。
11Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
11約伯 的弟兄、姊妹,和以先所認識的人都來見他,在他家裏一同吃飯;又論到耶和華所降與他的一切災禍,都為他悲傷安慰他。每人也送他一塊 銀子 和一個金環。
12Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.
12這樣,耶和華後來賜福給 約伯 比先前更多。他有一萬四千羊,六千駱駝,一千對牛,一千母驢。
13Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.
13他也有七個兒子,三個女兒。
14Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.
14他給長女起名叫 耶米瑪 ,次女叫 基洗亞 ,三女叫 基連‧哈樸 。
15Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.
15在那全地的婦女中找不着像 約伯 的女兒那樣美貌。她們的父親使她們在弟兄中得產業。
16Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.
16此後, 約伯 又活了一百四十年,得見他的兒孫,直到四代。
17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.
17這樣, 約伯 年紀老邁,日子滿足而死。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.