Ijob 10
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
1我厭煩我的性命, 必由着自己述說我的哀情; 因心裏苦惱,我要說話,
2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
2對上帝說:不要定我有罪, 要指示我,你為何與我爭辯?
3Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
3你手所造的, 你又欺壓,又藐視, 卻光照惡人的計謀。 這事你以為美嗎?
4Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
4你的眼豈是肉眼? 你查看豈像人查看嗎?
5Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
5你的日子豈像人的日子, 你的年歲豈像人的年歲,
6Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
6就追問我的罪孽, 尋察我的罪過嗎?
7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
7其實,你知道我沒有罪惡, 並沒有能救 我 脫離你手的。
8Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!
8你的手創造我,造就我的四肢百體, 你還要毀滅我。
9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
9求你記念-製造我如摶泥一般, 你還要使我歸於塵土嗎?
10Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
10你不是倒出我來好像奶, 使我凝結如同奶餅嗎?
11Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
11你以皮和肉為衣給我穿上, 用骨與筋把我全體聯絡。
12Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
12你將生命和慈愛賜給我; 你也眷顧保全我的心靈。
13Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:
13然而,你 待我的 這些事早已藏在你心裏; 我知道你久有此意。
14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
14我若犯罪,你就察看我, 並不赦免我的罪孽。
15Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
15我若行惡,便有了禍; 我若為義,也不敢抬頭, 正是滿心羞愧, 眼見我的苦情。
16Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
16我若昂首自得,你就追捕我如獅子, 又在我身上顯出奇能。
17Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.
17你重立見證攻擊我, 向我加增惱怒, 如軍兵更換着攻擊我。
18Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
18你為何使我出母胎呢? 不如我當時氣絕,無人得見我;
19Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.
19這樣,就如沒有我一般, 一出母胎就被送入墳墓。
20Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
20我的日子不是甚少嗎? 求你停手寬容我, 叫我在往而不返之先- 就是往黑暗和死蔭之地以先- 可以稍得暢快。
21Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
no verse 21 in this text
22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.
22那地甚是幽暗,是死蔭混沌 之地 ; 那裏的光好像幽暗。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.