Ijob 31
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
1我與眼睛立約, 怎能戀戀瞻望處女呢?
2Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
2從至上的上帝所得之分, 從至高全能者所得之業是甚麼呢?
3Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
3豈不是禍患臨到不義的, 災害臨到作孽的呢?
4Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
4上帝豈不是察看我的道路, 數點我的腳步呢?
5Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
5我若與虛謊同行, 腳若追隨詭詐; (
6Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
6我若被公道的天平稱度, 使上帝可以知道我的純正;)
7Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
7我的腳步若偏離正路, 我的心若隨着我的眼目, 若有玷污粘在我手上;
8Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
8就願我所種的有別人吃, 我田所產的被拔出來。
9Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
9我若受迷惑,向婦人 起淫念 , 在鄰舍的門外蹲伏,
10Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
10就願我的妻子給別人推磨, 別人也與她同室。
11Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
11因為這是大罪, 是審判官 當罰的 罪孽。
12Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
12這本是火焚燒,直到毀滅, 必拔除我所有的家產。
13Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
13我的僕婢與我爭辯的時候, 我若藐視不聽他們的情節;
14Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
14上帝興起,我怎樣行呢? 他察問,我怎樣回答呢?
15Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
15造我在腹中的,不也是造他嗎? 將他與我摶在腹中的豈不是一位嗎?
16Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
16我若不容貧寒人得其所願, 或叫寡婦眼中失望,
17Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
17或獨自吃我一點食物, 孤兒沒有與我同吃; (
18Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
18從幼年時孤兒與我同長,好像父子一樣; 我從出母腹就扶助 寡婦。)
19Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
19我若見人因無衣死亡, 或見窮乏人身無遮蓋;
20Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
20我若不使他因我羊的毛得暖, 為我祝福;
21Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
21我若在城門口見有幫助我的, 舉手攻擊孤兒;
22En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
22情願我的肩頭從缺盆骨脫落, 我的膀臂從羊矢骨折斷。
23Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
23因上帝降的災禍使我恐懼; 因他的威嚴,我不能妄為。
24Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
24我若以黃金為指望, 對精金說: 你是 我的倚靠;
25Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
25我若因財物豐裕, 因我手多得資財而歡喜;
26Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
26我若見太陽發光, 明月行在空中,
27Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
27心就暗暗被引誘, 口便親手;
28Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
28這也是審判官 當罰的 罪孽, 又是我背棄在上的上帝。
29Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
29我若見恨我的遭報就歡喜, 見他遭災便高興; (
30Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
30我沒有容口犯罪, 咒詛他的生命;)
31Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
31若我帳棚的人未嘗說, 誰不以主人的食物吃飽呢? (
32Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
32從來我沒有容客旅在街上住宿, 卻開門迎接行路的人;)
33Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
33我若像 亞當 遮掩我的過犯, 將罪孽藏在懷中;
34En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
34因懼怕大眾, 又因宗族藐視我使我驚恐, 以致閉口無言,杜門不出;
35Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
35惟願有一位肯聽我! (看哪,在這裏有我所劃的押, 願全能者回答我!)
36Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
36願那敵我者所寫的狀詞 在我這裏 ! 我必帶在肩上,又綁在頭上為冠冕。
37Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
37我必向他述說我腳步的數目, 必如君王進到他面前。
38Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
38我若 奪取 田地,這地向我喊冤, 犂溝一同哭泣;
39Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
39我若吃地的出產不給價值, 或叫原主喪命;
40Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.
40願這地長蒺藜代替麥子, 長惡草代替大麥。 約伯 的話說完了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.