Sentencoj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
1我兒,你若領受我的言語, 存記我的命令,
2Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
2側耳聽智慧, 專心求聰明,
3Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
3呼求明哲, 揚聲求聰明,
4Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:
4尋找它,如尋找銀子, 搜求它,如搜求隱藏的珍寶,
5Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
5你就明白敬畏耶和華, 得以認識上帝。
6Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
6因為,耶和華賜人智慧; 知識和聰明都由他口而出。
7Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
7他給正直人存留真智慧, 給行為純正的人作盾牌,
8Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
8為要保守公平人的路, 護庇虔敬人的道。
9Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
9你也必明白仁義、公平、 正直、一切的善道。
10Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
10智慧必入你心; 你的靈要以知識為美。
11Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
11謀略必護衛你; 聰明必保守你,
12Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
12要救你脫離惡道, 脫離說乖謬話的人。
13De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
13那等人捨棄正直的路, 行走黑暗的道,
14Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
14歡喜作惡, 喜愛惡 人 的乖僻,
15Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;
15在他們的道中彎曲, 在他們的路上偏僻。
16Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
16智 慧 要救你脫離淫婦, 就是那油嘴滑舌的外女。
17Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
17她離棄幼年的配偶, 忘了上帝的盟約。
18Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;
18她的家陷入死地; 她的路偏向陰間。
19Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
19凡到她那裏去的,不得轉回, 也得不着生命的路。
20Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.
20智慧 必使你行善人的道, 守義人的路。
21Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;
21正直人必在世上居住; 完全人必在地上存留。
22Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
22惟有惡人必然剪除; 奸詐的,必然拔出。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.