Psalmaro 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Reina-Valera 1909
1Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
1¿POR qué se amotinan las gentes, y los pueblos piensan vanidad?
2Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
2Estarán los reyes de la tierra, y príncipes consultarán unidos contra Jehová, y contra su ungido, diciendo :
3Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
3Rompamos sus coyundas, y echemos de nosotros sus cuerdas.
4La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
4El que mora en los cielos se reirá; el Señor se burlará de ellos.
5Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
5Entonces hablará á ellos en su furor, y turbarálos con su ira.
6Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.
6Yo empero he puesto mi rey sobre Sión, monte de mi santidad.
7Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis.
7Yo publicaré el decreto: Jehová me ha dicho: Mi hijo eres tú; yo te engendré hoy.
8Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
8Pídeme, y te daré por heredad las gentes, y por posesión tuya los términos de la tierra.
9Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
9Quebrantarlos has con vara de hierro: como vaso de alfarero los desmenuzarás.
10Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
10Y ahora, reyes, entended: admitid corrección, jueces de la tierra.
11Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.
11Servid á Jehová con temor, y alegraos con temblor.
12Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
12Besad al Hijo, porque no se enoje, y perezcáis en el camino, cuando se encendiere un poco su furor. Bienaventurados todos los que en él confían.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.