Psalmaro 128
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Reina-Valera 1909
1Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
1Cántico gradual. BIENAVENTURADO todo aquel que teme á Jehová, que anda en sus caminos.
2Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.
2Cuando comieres el trabajo de tus manos, bienaventurado tú, y tendrás bien.
3Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
3Tu mujer será como parra que lleva fruto á los lados de tu casa; tus hijos como plantas de olivas alrededor de tu mesa.
4Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
4He aquí que así será bendito el hombre que teme á Jehová.
5Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
5Bendígate Jehová desde Sión, y veas el bien de Jerusalem todos los días de tu vida.
6Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!
6Y veas los hijos de tus hijos, y la paz sobre Israel.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.