Psalmaro 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Reina-Valera 1909
1Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.
1Oración de David. OYE, oh Jehová, justicia; está atento á mi clamor; escucha mi oración hecha sin labios de engaño.
2De Vi venos mia juĝo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.
2De delante de tu rostro salga mi juicio; vean tus ojos la rectitud.
3Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
3Tú has probado mi corazón, hasme visitado de noche; me has apurado, y nada inicuo hallaste: heme propuesto que mi boca no ha de propasarse.
4Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
4Para las obras humanas, por la palabra de tus labios yo me he guardado de las vías del destructor.
5Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.
5Sustenta mis pasos en tus caminos, porque mis pies no resbalen.
6Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
6Yo te he invocado, por cuanto tú me oirás, oh Dios: inclina á mí tu oído, escucha mi palabra.
7Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.
7Muestra tus estupendas misericordias, tú que salvas á los que en ti confían de los que se levantan contra tu diestra.
8Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
8Guárdame como lo negro de la niñeta del ojo, escóndeme con la sombra de tus alas,
9De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
9De delante de los malos que me oprimen, de mis enemigos que me cercan por la vida.
10Sian koron ili fermis, Per sia buŝo ili parolas fiere.
10Cerrados están con su grosura; con su boca hablan soberbiamente.
11Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas; Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
11Nuestros pasos nos han cercado ahora: puestos tienen sus ojos para echar nos por tierra.
12Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
12Parecen al león que desea hacer presa, y al leoncillo que está escondido.
13Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
13Levántate, oh Jehová; prevén su encuentro, póstrale: libra mi alma del malo con tu espada;
14Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
14De los hombres con tu mano, oh Jehová, de los hombres de mundo, cuya parte es en esta vida, y cuyo vientre hinches de tu tesoro: hartan sus hijos, y dejan el resto á sus chiquitos.
15Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.
15Yo en justicia veré tu rostro: seré saciado cuando despertare á tu semejanza.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.