Psalms 119
Douay-Rheims Bible, American Edition (1899)Translation
Douay-Rheims Bible, American Edition (1899)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1In my trouble I cried to the Lord: and he heard me.
1Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
2O Lord, deliver my soul from wicked lips, and a deceitful tongue.
2Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
3What shall be given to thee, or what shall be added to thee, to a deceitful tongue.
3Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.
4The sharp arrows of the mighty, with coals that lay waste.
4Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn leĝojn.
5Woe is me, that my sojourning is prolonged! I have dwelt with the inhabitants of cedar:
5Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn!
6My soul hath been long a sojourner.
6Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.
7With them that hate peace I was peaceable: when I spoke to them they fought against me without cause.
7Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco. ב BET.
no verse 8 in this text
8Viajn leĝojn mi observos; Ne forlasu min tute.
no verse 9 in this text
9Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
no verse 10 in this text
10Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
no verse 11 in this text
11En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
no verse 12 in this text
12Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn.
no verse 13 in this text
13Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
no verse 14 in this text
14Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco.
no verse 15 in this text
15Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn. ג GIMEL.
no verse 16 in this text
16Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton.
no verse 17 in this text
17Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
no verse 18 in this text
18Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
no verse 19 in this text
19Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
no verse 20 in this text
20Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.
no verse 21 in this text
21Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
no verse 22 in this text
22Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn.
no verse 23 in this text
23Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj. ד DALET.
no verse 24 in this text
24Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj.
no verse 25 in this text
25Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.
no verse 26 in this text
26Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.
no verse 27 in this text
27Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
no verse 28 in this text
28Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.
no verse 29 in this text
29La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.
no verse 30 in this text
30La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.
no verse 31 in this text
31Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min. ה HE.
no verse 32 in this text
32Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.
no verse 33 in this text
33Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
no verse 34 in this text
34Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
no verse 35 in this text
35Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
no verse 36 in this text
36Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
no verse 37 in this text
37Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
no verse 38 in this text
38Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
no verse 39 in this text
39Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj. ו VAV.
no verse 40 in this text
40Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
no verse 41 in this text
41Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
no verse 42 in this text
42Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
no verse 43 in this text
43Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
no verse 44 in this text
44Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.
no verse 45 in this text
45Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
no verse 46 in this text
46Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
no verse 47 in this text
47Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas. ז ZAIN.
no verse 48 in this text
48Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
no verse 49 in this text
49Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
no verse 50 in this text
50Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
no verse 51 in this text
51Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
no verse 52 in this text
52Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
no verse 53 in this text
53Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
no verse 54 in this text
54Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
no verse 55 in this text
55Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. ח ĤET.
no verse 56 in this text
56Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
no verse 57 in this text
57Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
no verse 58 in this text
58Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
no verse 59 in this text
59Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
no verse 60 in this text
60Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
no verse 61 in this text
61Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
no verse 62 in this text
62En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
no verse 63 in this text
63Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. ט TET.
no verse 64 in this text
64De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
no verse 65 in this text
65Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
no verse 66 in this text
66Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
no verse 67 in this text
67Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
no verse 68 in this text
68Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
no verse 69 in this text
69Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
no verse 70 in this text
70Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
no verse 71 in this text
71Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn. י JOD.
no verse 72 in this text
72Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
no verse 73 in this text
73Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
no verse 74 in this text
74Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
no verse 75 in this text
75Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
no verse 76 in this text
76Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
no verse 77 in this text
77Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
no verse 78 in this text
78Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
no verse 79 in this text
79Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj. כ KAF.
no verse 80 in this text
80Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.
no verse 81 in this text
81Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
no verse 82 in this text
82Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?
no verse 83 in this text
83Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
no verse 84 in this text
84Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
no verse 85 in this text
85Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.
no verse 86 in this text
86Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.
no verse 87 in this text
87Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. ל LAMED.
no verse 88 in this text
88Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
no verse 89 in this text
89Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
no verse 90 in this text
90Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
no verse 91 in this text
91Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
no verse 92 in this text
92Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
no verse 93 in this text
93Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
no verse 94 in this text
94Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
no verse 95 in this text
95Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn. מ MEM.
no verse 96 in this text
96Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
no verse 97 in this text
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
no verse 98 in this text
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
no verse 99 in this text
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
no verse 100 in this text
100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
no verse 101 in this text
101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
no verse 102 in this text
102De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
no verse 103 in this text
103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo! נ NUN.
no verse 104 in this text
104De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
no verse 105 in this text
105Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
no verse 106 in this text
106Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
no verse 107 in this text
107Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
no verse 108 in this text
108La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
no verse 109 in this text
109Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
no verse 110 in this text
110La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
no verse 111 in this text
111Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro. ס SAMEĤ.
no verse 112 in this text
112Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
no verse 113 in this text
113Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
no verse 114 in this text
114Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
no verse 115 in this text
115Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.
no verse 116 in this text
116Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.
no verse 117 in this text
117Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
no verse 118 in this text
118Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
no verse 119 in this text
119Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. ע AIN.
no verse 120 in this text
120De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.
no verse 121 in this text
121Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
no verse 122 in this text
122Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
no verse 123 in this text
123Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
no verse 124 in this text
124Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
no verse 125 in this text
125Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
no verse 126 in this text
126Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.
no verse 127 in this text
127Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron. פ PE.
no verse 128 in this text
128Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
no verse 129 in this text
129Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.
no verse 130 in this text
130Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.
no verse 131 in this text
131Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
no verse 132 in this text
132Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
no verse 133 in this text
133Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
no verse 134 in this text
134Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
no verse 135 in this text
135Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn. צ CADI.
no verse 136 in this text
136Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
no verse 137 in this text
137Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
no verse 138 in this text
138Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
no verse 139 in this text
139Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
no verse 140 in this text
140Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
no verse 141 in this text
141Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
no verse 142 in this text
142Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
no verse 143 in this text
143Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. ק KOF.
no verse 144 in this text
144La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
no verse 145 in this text
145Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
no verse 146 in this text
146Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
no verse 147 in this text
147Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
no verse 148 in this text
148Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
no verse 149 in this text
149Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
no verse 150 in this text
150Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
no verse 151 in this text
151Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero. ר REŜ.
no verse 152 in this text
152De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
no verse 153 in this text
153Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
no verse 154 in this text
154Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
no verse 155 in this text
155Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
no verse 156 in this text
156Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
no verse 157 in this text
157Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
no verse 158 in this text
158Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
no verse 159 in this text
159Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi. ש ŜIN.
no verse 160 in this text
160La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
no verse 161 in this text
161Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
no verse 162 in this text
162Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
no verse 163 in this text
163Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
no verse 164 in this text
164Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
no verse 165 in this text
165Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
no verse 166 in this text
166Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
no verse 167 in this text
167Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas. ת TAV.
no verse 168 in this text
168Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
no verse 169 in this text
169Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.
no verse 170 in this text
170Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min.
no verse 171 in this text
171Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
no verse 172 in this text
172Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
no verse 173 in this text
173Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
no verse 174 in this text
174Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.
no verse 175 in this text
175Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.
no verse 176 in this text
176Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.