詩篇 112
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你們要讚美耶和華! 敬畏耶和華,甚喜愛他命令的, 這人便為有福!
1Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
2他的後裔在世必強盛; 正直人的後代必要蒙福。
2Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
3他家中有貨物,有錢財; 他的公義存到永遠。
3Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
4正直人在黑暗中,有光向他發現; 他有恩惠,有憐憫,有公義。
4En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5施恩與人、借貸與人的,這人事情順利; 他被審判的時候要訴明自己的冤。
5Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6他永不動搖; 義人被記念,直到永遠。
6Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
7他必不怕凶惡的信息; 他心堅定,倚靠耶和華。
7Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
8他心確定,總不懼怕, 直到他看見敵人 遭報 。
8Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
9他施捨 錢財 ,賙濟貧窮; 他的仁義存到永遠。 他的角必被高舉,大有榮耀。
9Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.
10惡人看見便惱恨,必咬牙而消化; 惡人的心願要歸滅絕。
10La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.