加拉太書 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1作使徒的 保羅 (不是由於人,也不是藉着人,乃是藉着耶穌基督,與叫他從死裏復活的父上帝)
1Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
2和一切與我同在的眾弟兄,寫信給 加拉太 的各教會。
2kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
3願恩惠、平安從父上帝與我們的主耶穌基督歸與你們!
3Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
4基督照我們父上帝的旨意,為我們的罪捨己,要救我們脫離這罪惡的世代。
4kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro;
5但願榮耀歸於上帝,直到永永遠遠。阿們!
5al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
6我希奇你們這麼快離開那藉着基督之恩召你們的,去從別的福音。
6Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
7那並不是 福音 ,不過有些人攪擾你們,要把基督的福音更改了。
7kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.
8但無論是我們,是天上來的使者,若傳福音給你們,與我們所傳給你們的不同,他就應當被咒詛。
8Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.
9我們已經說了,現在又說,若有人傳福音給你們,與你們所領受的不同,他就應當被咒詛。
9Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
10我現在是要得人的心呢?還是要得上帝的心呢?我豈是討人的喜歡嗎?若仍舊討人的喜歡,我就不是基督的僕人了。
10Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.
11弟兄們,我告訴你們,我素來所傳的福音不是出於人的意思。
11Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo.
12因為我不是從人領受的,也不是人教導我的,乃是從耶穌基督啟示來的。
12Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.
13你們聽見我從前在 猶太 教中所行的事,怎樣極力逼迫殘害上帝的教會。
13Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis;
14我又在 猶太 教中,比我本國許多同歲的人更有長進,為我祖宗的遺傳更加熱心。
14kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.
15然而,那把我從母腹裏分別出來、又施恩召我的上帝,
15Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,
16既然樂意將他兒子啟示在我心裏,叫我把他傳在外邦人中,我就沒有與屬血氣的人商量,
16por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango,
17也沒有上 耶路撒冷 去見那些比我先作使徒的,惟獨往 阿拉伯 去,後又回到 大馬士革 。
17kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.
18過了三年,才上 耶路撒冷 去見 磯法 ,和他同住了十五天。
18Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
19至於別的使徒,除了主的兄弟 雅各 ,我都沒有看見。
19Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.
20我寫給你們的不是謊話,這是我在上帝面前說的。
20Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas.
21以後我到了 敘利亞 和 基利家 境內。
21Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.
22那時, 猶太 信基督的各教會都沒有見過我的面。
22Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;
23不過聽說那從前逼迫我們的,現在傳揚他原先所殘害的真道。
23sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;
24他們就為我的緣故,歸榮耀給上帝。
24kaj ili gloris Dion en mi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.