撒迦利亞書
Chapter 1

撒迦利亞書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大流士 王 第二年八月,耶和華的話臨到 易多 的孫子、 比利家 的兒子先知 撒迦利亞 ,說:
1En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:
2「耶和華曾向你們列祖大大發怒。
2Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj.
3所以你要對 以色列 人說,萬軍之耶和華如此說:你們要轉向我,我就轉向你們。這是萬軍之耶和華說的。
3Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.
4不要效法你們列祖。從前的先知呼叫他們說,萬軍之耶和華如此說:『你們要回頭離開你們的惡道惡行。』他們卻不聽,也不順從我。這是耶和華說的。
4Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj — sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
5你們的列祖在哪裏呢?那些先知能永遠存活嗎?
5Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne?
6只是我的言語和律例,就是所吩咐我僕人眾先知的,豈不臨到你們列祖嗎?他們就回頭,說:『萬軍之耶和華定意按我們的行動作為向我們怎樣行,他已照樣行了。』」
6Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
7大流士 第二年十一月,就是細罷特月二十四日,耶和華的話臨到 易多 的孫子、 比利家 的兒子先知 撒迦利亞 ,說:
7En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:
8「我夜間觀看,見一人騎着紅馬,站在窪地番石榴樹中間。在他身後又有紅馬、黃馬,和白馬。」
8Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj.
9我對與我說話的天使說:「主啊,這是甚麼意思?」他說:「我要指示你這是甚麼意思。」
9Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas.
10那站在番石榴樹中間的人說:「這是奉耶和華差遣在遍地走來走去的。」
10Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.
11那些騎馬的對站在番石榴樹中間耶和華的使者說:「我們已在遍地走來走去,見全地都安息平靜。」
11Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.
12於是,耶和華的使者說:「萬軍之耶和華啊,你惱恨 耶路撒冷 和 猶大 的城邑已經七十年,你不施憐憫要到幾時呢?」
12Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?
13耶和華就用美善的安慰話回答那與我說話的天使。
13Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.
14與我說話的天使對我說:「你要宣告說,萬軍之耶和華如此說:我為 耶路撒冷 為 錫安 ,心裏極其火熱。
14Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;
15我甚惱怒那安逸的列國,因我從前稍微惱怒 我民 ,他們就加害過分。
15kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon.
16所以耶和華如此說:現今我回到 耶路撒冷 ,仍施憐憫,我的殿必重建在其中,準繩必拉在 耶路撒冷 之上。這是萬軍之耶和華說的。
16Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem.
17你要再宣告說,萬軍之耶和華如此說:我的城邑必再豐盛發達。耶和華必再安慰 錫安 ,揀選 耶路撒冷 。」
17Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.
18我舉目觀看,見有四角。
18Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj.
19我就問與我說話的天使說:「這是甚麼意思?」他回答說:「這是打散 猶大 、 以色列 ,和 耶路撒冷 的角。」
19Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.
20耶和華又指四個匠人給我看。
20Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.
21我說:「他們來做甚麼呢?」他說:「這是打散 猶大 的角,使人不敢抬頭;但這些匠人來威嚇列國,打掉他們的角,就是舉起打散 猶大 地的角。」
21Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.