民數記 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人出 埃及 地後,第二年二月初一日,耶和華在 西奈 的曠野、會幕中曉諭 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
2「你要按 以色列 全會眾的家室、宗族、人名的數目計算所有的男丁。
2Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
3凡 以色列 中,從二十歲以外,能出去打仗的,你和 亞倫 要照他們的軍隊數點。
3De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
4每支派中必有一人作本支派的族長,幫助你們。
4Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
5他們的名字:屬 呂便 的,有 示丟珥 的兒子 以利蓿 ;
5Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
6屬 西緬 的,有 蘇利沙代 的兒子 示路蔑 ;
6de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
7屬 猶大 的,有 亞米拿達 的兒子 拿順 ;
7de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;
8屬 以薩迦 的,有 蘇押 的兒子 拿坦業 ;
8de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;
9屬 西布倫 的,有 希倫 的兒子 以利押 ;
9de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;
10約瑟 子孫、屬 以法蓮 的,有 亞米忽 的兒子 以利沙瑪 ;屬 瑪拿西 的,有 比大蓿 的兒子 迦瑪列 ;
10de la filoj de Jozef: de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
11屬 便雅憫 的,有 基多尼 的兒子 亞比但 ;
11de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
12屬 但 的,有 亞米沙代 的兒子 亞希以謝 ;
12de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
13屬 亞設 的,有 俄蘭 的兒子 帕結 ;
13de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;
14屬 迦得 的,有 丟珥 的兒子 以利雅薩 ;
14de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
15屬 拿弗他利 的,有 以南 的兒子 亞希拉 。
15de Naftali, Aĥira, filo de Enan.
16這都是從會中選召的,各作本支派的首領,都是 以色列 軍中的統領。」
16Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
17於是, 摩西 、 亞倫 帶着這些按名指定的人,
17Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
18當二月初一日招聚全會眾。會眾就照他們的家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外的,都述說自己的家譜。
18Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
19耶和華怎樣吩咐 摩西 ,他就怎樣在 西奈 的曠野數點他們。
19kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
20以色列 的長子, 呂便 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的男丁,共有四萬六千五百名。
20Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 21 in this text
21prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
22西緬 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的男丁,共有五萬九千三百名。
22La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 23 in this text
23prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
24迦得 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有四萬五千六百五十名。
24La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 25 in this text
25prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
26猶大 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有七萬四千六百名。
26La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 27 in this text
27prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
28以薩迦 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有五萬四千四百名。
28La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 29 in this text
29prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
30西布倫 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有五萬七千四百名。
30La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 31 in this text
31prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
32約瑟 子孫屬 以法蓮 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有四萬零五百名。
32La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 33 in this text
33prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
34瑪拿西 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有三萬二千二百名。
34La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 35 in this text
35prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
36便雅憫 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有三萬五千四百名。
36La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 37 in this text
37prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
38但 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有六萬二千七百名。
38La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 39 in this text
39prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
40亞設 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有四萬一千五百名。
40La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 41 in this text
41prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
42拿弗他利 子孫的後代,照着家室、宗族、人名的數目,從二十歲以外,凡能出去打仗、被數的,共有五萬三千四百名。
42La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
no verse 43 in this text
43prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
44這些就是被數點的,是 摩西 、 亞倫 ,和 以色列 中十二個首領所數點的;這十二個人各作各宗族的代表。
44Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
45這樣,凡 以色列 人中被數的,照着宗族,從二十歲以外,能出去打仗、被數的,共有六十萬零三千五百五十名。
45Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
no verse 46 in this text
46la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.
47利未 人卻沒有按着支派數在其中,
47Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.
48因為耶和華曉諭 摩西 說:
48Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
49「惟獨 利未 支派你不可數點,也不可在 以色列 人中計算他們的總數。
49Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.
50只要派 利未 人管法 櫃 的帳幕和其中的器具,並屬乎帳幕的;他們要抬帳幕和其中的器具,並要辦理帳幕的事,在帳幕的四圍安營。
50Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
51帳幕將往前行的時候, 利未 人要拆卸;將支搭的時候, 利未 人要豎起。近前來的外人必被治死。
51Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
52以色列 人支搭帳棚,要照他們的軍隊,各歸本營,各歸本纛。
52Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.
53但 利未 人要在法 櫃 帳幕的四圍安營,免得忿怒臨到 以色列 會眾; 利未 人並要謹守法 櫃 的帳幕。」
53Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
54以色列 人就這樣行。凡耶和華所吩咐 摩西 的,他們就照樣行了。
54Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.