民數記
Chapter 30
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 曉諭 以色列 各支派的首領說:「耶和華所吩咐的乃是這樣:
1Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo:
2人若向耶和華許願或起誓,要約束自己,就不可食言,必要按口中所出的一切話行。
2Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru.
3女子年幼、還在父家的時候,若向耶和華許願,要約束自己,
3Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco,
4她父親也聽見她所許的願並約束自己的話,卻向她默默不言,她所許的願並約束自己的話就都要為定。
4kaj ŝia patro aŭdos ŝian promeson, kaj la ligon, kiun ŝi metas sur sian animon, kaj ŝia patro silentos pri tio; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras.
5但她父親聽見的日子若不應承她所許的願和約束自己的話,就都不得為定;耶和華也必赦免她,因為她父親不應承。
5Sed se ŝia patro malpermesos al ŝi en la tago, kiam li aŭdis, tiam ĉiuj ŝiaj promesoj kaj ĉiuj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al ŝi, ĉar ŝia patro malpermesis al ŝi.
6她若出了嫁,有願在身,或是口中出了約束自己的冒失話,
6Se ŝi fariĝos edzino, kaj sur ŝi estos ŝiaj promesoj, aŭ vorto, kiu elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian animon,
7她丈夫聽見的日子,卻向她默默不言,她所許的願並約束自己的話就都要為定。
7kaj ŝia edzo aŭdos, kaj li silentos en la tago, kiam li aŭdis; tiam valoras ŝiaj promesoj, kaj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, valoras.
8但她丈夫聽見的日子,若不應承,就算廢了她所許的願和她出口約束自己的冒失話;耶和華也必赦免她。
8Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi.
9寡婦或是被休的婦人所許的願,就是她約束自己的話,都要為定。
9La promeso de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon, valoras sur ŝi.
10她若在丈夫家裏許了願或起了誓,約束自己,
10Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon,
11丈夫聽見,卻向她默默不言,也沒有不應承,她所許的願並約束自己的話就都要為定。
11kaj ŝia edzo aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras.
12丈夫聽見的日子,若把這兩樣全廢了,婦人口中所許的願或是約束自己的話就都不得為定, 因 她丈夫已經把這兩樣廢了;耶和華也必赦免她。
12Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia animo, ne valoras: ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al ŝi.
13凡她所許的願和刻苦約束自己所起的誓,她丈夫可以堅定,也可以廢去。
13Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas neniigi.
14倘若她丈夫天天向她默默不言,就算是堅定她所許的願和約束自己的話;因丈夫聽見的日子向她默默不言,就使這兩樣堅定。
14Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis.
15但她丈夫聽見以後,若使這兩樣全廢了,就要擔當婦人的罪孽。」
15Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis sur sin ŝian kulpon.
16這是丈夫待妻子,父親待女兒,女兒年幼、還在父家,耶和華所吩咐 摩西 的律例。
16Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.