民數記
Chapter 27
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1屬 約瑟 的兒子 瑪拿西 的各族,有 瑪拿西 的玄孫, 瑪吉 的曾孫, 基列 的孫子, 希弗 的兒子 西羅非哈 的女兒,名叫 瑪拉 、 挪阿 、 曷拉 、 密迦 、 得撒 。她們前來,
1Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca;
2站在會幕門口,在 摩西 和祭司 以利亞撒 ,並眾首領與全會眾面前,說:
2kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:
3「我們的父親死在曠野。他不與 可拉 同黨聚集攻擊耶和華,是在自己罪中死的;他也沒有兒子。
3Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.
4為甚麼因我們的父親沒有兒子就把他的名從他族中除掉呢?求你們在我們父親的弟兄中分給我們產業。」
4Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro.
5於是, 摩西 將她們的案件呈到耶和華面前。
5Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon.
6耶和華曉諭 摩西 說:
6Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
7「 西羅非哈 的女兒說得有理。你定要在她們父親的弟兄中,把地分給她們為業;要將她們父親的產業歸給她們。
7Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili.
8你也要曉諭 以色列 人說:『人若死了沒有兒子,就要把他的產業歸給他的女兒。
8Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino;
9他若沒有女兒,就要把他的產業給他的弟兄。
9kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj;
10他若沒有弟兄,就要把他的產業給他父親的弟兄。
10kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro;
11他父親若沒有弟兄,就要把他的產業給他族中最近的親屬,他便要得為業。』這要作 以色列 人的律例典章,是照耶和華吩咐 摩西 的。」
11kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
12耶和華對 摩西 說:「你上這 亞巴琳山 ,觀看我所賜給 以色列 人的地。
12Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
13看了以後,你也必歸到你列祖那裏,像你哥哥 亞倫 一樣。
13Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;
14因為你們在 尋 的曠野,當會眾爭鬧的時候,違背了我的命,沒有在 湧 水之地、會眾眼前尊我為聖。」(這水就是 尋 的曠野 加低斯米利巴 水。)
14ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj — tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin.
15摩西 對耶和華說:
15Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
16「願耶和華萬人之靈的上帝,立一個人治理會眾,
16La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron,
17可以在他們面前出入,也可以引導他們,免得耶和華的會眾如同沒有牧人的羊群一般。」
17kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston.
18耶和華對 摩西 說:「 嫩 的兒子 約書亞 是心中有 聖 靈的;你將他領來,按手在他 頭 上,
18Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
19使他站在祭司 以利亞撒 和全會眾面前,囑咐他,
19kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj;
20又將你的尊榮給他幾分,使 以色列 全會眾都聽從他。
20kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
21他要站在祭司 以利亞撒 面前; 以利亞撒 要憑烏陵的判斷,在耶和華面前為他求問。他和 以色列 全會眾都要遵 以利亞撒 的命出入。」
21Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
22於是 摩西 照耶和華所吩咐的將 約書亞 領來,使他站在祭司 以利亞撒 和全會眾面前,
22Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo;
23按手在他 頭 上,囑咐他,是照耶和華藉 摩西 所說的話。
23kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.