民數記 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華在 西奈山 曉諭 摩西 的日子, 亞倫 和 摩西 的後代如下:
1Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.
2亞倫 的兒子,長子名叫 拿答 ,還有 亞比戶 、 以利亞撒 、 以他瑪 。
2Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
3這是 亞倫 兒子的名字,都是受膏的祭司,是 摩西 叫他們承接聖職供祭司職分的。
3Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
4拿答 、 亞比戶 在 西奈 的曠野向耶和華獻凡火的時候就死在耶和華面前了。他們也沒有兒子。 以利亞撒 、 以他瑪 在他們的父親 亞倫 面前供祭司的職分。
4Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.
5耶和華曉諭 摩西 說:
5Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6「你使 利未 支派近前來,站在祭司 亞倫 面前好服事他,
6Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin.
7替他和會眾在會幕前守所吩咐的,辦理帳幕的事。
7Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.
8又要看守會幕的器具,並守所吩咐 以色列 人的,辦理帳幕的事。
8Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.
9你要將 利未 人給 亞倫 和他的兒子,因為他們是從 以色列 人中選出來給他的。
9Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.
10你要囑咐 亞倫 和他的兒子謹守自己祭司的職任。近前來的外人必被治死。」
10Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.
11耶和華曉諭 摩西 說:
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12「我從 以色列 人中揀選了 利未 人,代替 以色列 人一切頭生的; 利未 人要歸我。
12Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
13因為凡頭生的是我的;我在 埃及 地擊殺一切頭生的那日就把 以色列 中一切頭生的,連人帶牲畜都分別為聖歸我;他們定要屬我。我是耶和華。」
13ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.
14耶和華在 西奈 的曠野曉諭 摩西 說:
14Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:
15「你要照 利未 人的宗族、家室數點他們。凡一個月以外的男子都要數點。」
15Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu.
16於是 摩西 照耶和華所吩咐的數點他們。
16Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.
17利未 眾子的名字是 革順 、 哥轄 、 米拉利 。
17Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari.
18革順 的兒子,按着家室,是 立尼 、 示每 。
18Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei.
19哥轄 的兒子,按着家室,是 暗蘭 、 以斯哈 、 希伯倫 、 烏薛 。
19Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel.
20米拉利 的兒子,按着家室,是 抹利 、 母示 。這些按着宗族是 利未 人的家室。
20Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.
21屬 革順 的,有 立尼 族、 示每 族。這是 革順 的二族。
21De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj.
22其中被數、從一個月以外所有的男子共有七千五百名。
22Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.
23這 革順 的二族要在帳幕後西邊安營。
23La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente.
24拉伊勒 的兒子 以利雅薩 作 革順 人宗族的首領。
24Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.
25革順 的子孫在會幕中所要看守的,就是帳幕和罩棚,並罩棚的蓋與會幕的門簾,
25Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26院子的帷子和門簾(院子是圍帳幕和壇的),並一切使用的繩子。
26kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.
27屬 哥轄 的,有 暗蘭 族、 以斯哈 族、 希伯倫 族、 烏薛 族。這是 哥轄 的諸族。
27Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.
28按所有男子的數目,從一個月以外看守聖所的,共有八千六百名。
28Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.
29哥轄 兒子的諸族要在帳幕的南邊安營。
29La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.
30烏薛 的兒子 以利撒反 作 哥轄 宗族家室的首領。
30Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.
31他們所要看守的是 約 櫃、桌子、燈臺、兩座壇與聖所內使用的器皿,並簾子和一切使用之物。
31Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.
32祭司 亞倫 的兒子 以利亞撒 作 利未 人眾首領的領袖,要監察那些看守聖所的人。
32Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.
33屬 米拉利 的,有 抹利 族、 母示 族。這是 米拉利 的二族。
33De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari.
34他們被數的,按所有男子的數目,從一個月以外的,共有六千二百名。
34Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.
35亞比亥 的兒子 蘇列 作 米拉利 二宗族的首領。他們要在帳幕的北邊安營。
35Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.
36米拉利 子孫的職分是看守帳幕的板、閂、柱子、帶卯的座,和帳幕一切所使用的器具,
36Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo,
37院子四圍的柱子、帶卯的座、橛子,和繩子。
37kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj.
38在帳幕前東邊,向日出之地安營的是 摩西 、 亞倫 ,和 亞倫 的兒子。他們看守聖所,替 以色列 人守 耶和華 所吩咐的。近前來的外人必被治死。
38Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
39凡被數的 利未 人,就是 摩西 、 亞倫 照耶和華吩咐所數的,按着家室,從一個月以外的男子,共有二萬二千名。
39Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
40耶和華對 摩西 說:「你要從 以色列 人中數點一個月以外、凡頭生的男子,把他們的名字記下。
40Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
41我是耶和華。你要揀選 利未 人歸我,代替 以色列 人所有頭生的,也取 利未 人的牲畜代替 以色列 所有頭生的牲畜。」
41Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
42摩西 就照耶和華所吩咐的把 以色列 人頭生的都數點了。
42Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.
43按人名的數目,從一個月以外、凡頭生的男子,共有二萬二千二百七十三名。
43Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.
44耶和華曉諭 摩西 說:
44Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
45「你揀選 利未 人代替 以色列 人所有頭生的,也取 利未 人的牲畜代替 以色列 人的牲畜。 利未 人要歸我;我是耶和華。
45Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.
46以色列 人中頭生的男子比 利未 人多二百七十三個,必當將他們贖出來。
46Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,
47你要按人丁,照聖所的平,每人取贖銀五舍客勒(一舍客勒是二十季拉),
47prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;
48把那多餘之人的贖銀交給 亞倫 和他的兒子。」
48kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili.
49於是 摩西 從那被 利未 人所贖以外的人取了贖銀。
49Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj.
50從 以色列 人頭生的所取之銀,按聖所的平,有一千三百六十五 舍客勒 。
50De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo.
51摩西 照耶和華的話把這贖銀給 亞倫 和他的兒子,正如耶和華所吩咐的。
51Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.