民數記
Chapter 6
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華對 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「你曉諭 以色列 人說:無論男女許了特別的願,就是拿細耳人的願,要離俗歸耶和華。
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se viro aŭ virino decidos fari sanktan promeson de konsekriĝo, por konsekri sin al la Eternulo,
3他就要遠離清酒濃酒,也不可喝甚麼清酒濃酒做的醋;不可喝甚麼葡萄汁,也不可吃鮮葡萄和乾葡萄。
3tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigaĵoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi.
4在一切離俗的日子,凡葡萄樹上結的,自核至皮所做的物,都不可吃。
4Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas manĝi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj ĝis la ŝelo.
5「在他一切許願離俗的日子,不可用剃頭刀剃頭,要由髮綹長長了。他要聖潔,直到離俗歸耶和華的日子滿了。
5Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon; ĝis la finiĝo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
6在他離俗歸耶和華的一切日子,不可挨近死屍。
6Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.
7他的父母或是弟兄姊妹死了的時候,他不可因他們使自己不潔淨,因為那離俗歸上帝的 憑據 是在他頭上。
7Ne ĉe sia patro, nek ĉe sia patrino, nek ĉe sia frato, nek ĉe sia fratino li malpuriĝu, se ili mortis; ĉar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
8在他一切離俗的日子是歸耶和華為聖。
8Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
9「若在他旁邊忽然有人死了,以致沾染了他離俗的頭,他要在第七日,得潔淨的時候,剃頭。
9Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia puriĝo, en la sepa tago li ĝin pritondu;
10第八日,他要把兩隻斑鳩或兩隻雛鴿帶到會幕門口,交給祭司。
10kaj en la oka tago li alportu du turtojn aŭ du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
11祭司要獻一隻作贖罪祭,一隻作燔祭,為他贖那因死屍而有的罪,並要當日使他的頭成為聖潔。
11Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.
12他要另選離俗歸耶和華的日子,又要牽一隻一歲的公羊羔來作贖愆祭;但先前的日子要歸徒然,因為他在離俗之間被玷污了。
12Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.
13「拿細耳人滿了離俗的日子乃有這條例:人要領他到會幕門口,
13Kaj jen estas la leĝo pri la konsekrito: kiam finiĝos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
14他要將供物奉給耶和華,就是一隻沒有殘疾、一歲的公羊羔作燔祭,一隻沒有殘疾、一歲的母羊羔作贖罪祭,和一隻沒有殘疾的公綿羊作平安祭,
14kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaraĝan ŝafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaraĝan ŝafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virŝafon sendifektan kiel pacoferon,
15並一筐子無酵調油的細麵餅,與抹油的無酵薄餅,並同獻的素祭和奠祭。
15kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, ŝmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj verŝoferon.
16祭司要在耶和華面前獻那人的贖罪祭和燔祭;
16Kaj la pastro prezentos tion antaŭ la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
17也要把那隻公羊和那筐無酵餅獻給耶和華作平安祭,又要將同獻的素祭和奠祭獻上。
17Kaj el la virŝafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian verŝoferon.
18拿細耳人要在會幕門口剃離俗的頭,把離俗頭上的髮放在平安祭下的火上。
18Kaj la konsekrito pritondos ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
19他剃了以後,祭司就要取那已煮的公羊一條前腿,又從筐子裏取一個無酵餅和一個無酵薄餅,都放在他手上。
19Kaj la pastro prenos la kuiritan ŝultron de la virŝafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
20祭司要拿這些作為搖祭,在耶和華面前搖一搖;這與所搖的胸、所舉的腿同為聖物,歸給祭司。然後拿細耳人可以喝酒。
20Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; sanktigita ĝi estu por la pastro, krom la brustaĵo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
21「許願的拿細耳人為離俗所獻的供物,和他以外所能得的獻給耶和華,就有這條例。他怎樣許願就當照離俗的條例行。」
21Tio estas la leĝo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laŭ la leĝo pri lia konsekriteco.
22耶和華曉諭 摩西 說:
22Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23「你告訴 亞倫 和他兒子說:你們要這樣為 以色列 人祝福,說:
23Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:
24『願耶和華賜福給你,保護你。
24La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
25願耶和華使他的臉光照你,賜恩給你。
25La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin;
26願耶和華向你仰臉,賜你平安。』
26La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
27他們要如此奉我的名為 以色列 人祝福;我也要賜福給他們。」
27Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.