民數記
Chapter 9
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 人出 埃及 地以後,第二年正月,耶和華在 西奈 的曠野吩咐 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:
2「 以色列 人應當在所定的日期守逾越節,
2La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.
3就是本月十四日黃昏的時候,你們要在所定的日期守這節,要按這節的律例典章而守。」
3En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj instrukcioj faru ĝin.
4於是 摩西 吩咐 以色列 人守逾越節。
4Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.
5他們就在 西奈 的曠野,正月十四日黃昏的時候,守逾越節。凡耶和華所吩咐 摩西 的, 以色列 人都照樣行了。
5Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
6有幾個人因死屍而不潔淨,不能在那日守逾越節。當日他們到 摩西 、 亞倫 面前,
6Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago;
7說:「我們雖因死屍而不潔淨,為何被阻止、不得同 以色列 人在所定的日期獻耶和華的供物呢?」
7kaj tiuj homoj diris al li: Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en ĝia tempo inter la Izraelidoj?
8摩西 對他們說:「你們暫且等候,我可以去聽耶和華指着你們是怎樣吩咐的。」
8Kaj Moseo diris al ili: Staru; mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.
9耶和華對 摩西 說:
9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10「你曉諭 以色列 人說:你們和你們後代中,若有人因死屍而不潔淨,或在遠方行路,還要向耶和華守逾越節。
10Parolu al la Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.
11他們要在二月十四日黃昏的時候,守逾越節。要用無酵餅與苦菜,和逾越節 的羊羔 同吃。
11En la dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin; kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu.
12一點不可留到早晨;羊羔的骨頭一根也不可折斷。他們要照逾越節的一切律例而守。
12Ili ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko ili faru ĝin.
13那潔淨而不行路的人若推辭不守逾越節,那人要從民中剪除;因為他在所定的日期不獻耶和華的供物,應該擔當他的罪。
13Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo.
14若有外人寄居在你們中間,願意向耶和華守逾越節,他要照逾越節的律例典章行,不管是寄居的是本地人,同歸一例。」
14Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.
15立起帳幕的那日,有雲彩遮蓋帳幕,就是法 櫃 的帳幕;從晚上到早晨,雲彩在其上,形狀如火。
15En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno.
16常是這樣,雲彩遮蓋帳幕,夜間形狀如火。
16Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.
17雲彩幾時從帳幕收上去, 以色列 人就幾時起行;雲彩在哪裏停住, 以色列 人就在那裏安營。
17Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.
18以色列 人遵耶和華的吩咐起行,也遵耶和華的吩咐安營。雲彩在帳幕上停住幾時,他們就住營幾時。
18Laŭ la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.
19雲彩在帳幕上停留許多日子, 以色列 人就守耶和華所吩咐的不起行。
19Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis.
20有時雲彩在帳幕上幾天,他們就照耶和華的吩咐住營,也照耶和華的吩咐起行。
20Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la ordono de la Eternulo elmoviĝadis.
21有時從晚上到早晨,有這雲彩 在帳幕上 ;早晨雲彩收上去,他們就起行。有時晝夜 雲彩停在帳幕上 ,收上去的時候,他們就起行。
21Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton — kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis.
22雲彩停留在帳幕上,無論是兩天,是一月,是一年, 以色列 人就住營不起行;但雲彩收上去,他們就起行。
22Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon — kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis.
23他們遵耶和華的吩咐安營,也遵耶和華的吩咐起行。他們守耶和華所吩咐的,都是憑耶和華吩咐 摩西 的。
23Laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.