民數記
Chapter 15
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華對 摩西 說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「你曉諭 以色列 人說:你們到了我所賜給你們居住的地,
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon de via loĝado, kiun Mi donas al vi,
3若願意從牛群羊群中取牛羊作火祭,獻給耶和華,無論是燔祭是 平安 祭,為要還特許的願,或是作甘心祭,或是逢你們節期獻的,都要奉給耶和華為馨香 之祭 。
3kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aŭ buĉoferon, plenumante sanktan promeson aŭ farante memvolan oferon, aŭ en viaj festoj, por fari agrablan odoraĵon al la Eternulo el grandaj brutoj aŭ el malgrandaj:
4那獻供物的就要將細麵 伊法 十分之一,並油一欣四分之一,調和作素祭,獻給耶和華。
4tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo;
5無論是燔祭是 平安 祭,你要為每隻綿羊羔,一同預備奠祭的酒一欣四分之一。
5kaj da vino por verŝofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aŭ al la buĉofero al ĉiu ŝafido.
6為公綿羊預備細麵 伊法 十分之二,並油一欣三分之一,調和作素祭,
6Kaj ĉe ŝafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo.
7又用酒一欣三分之一作奠祭,獻給耶和華為馨香 之祭 。
7Kaj da vino por verŝofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
8你預備公牛作燔祭,或是作平安祭,為要還特許的願,或是作平安祭,獻給耶和華,
8Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aŭ buĉoferon, por plenumi sanktan promeson, aŭ kiel pacoferon al la Eternulo,
9就要把細麵 伊法 十分之三,並油半欣,調和作素祭,和公牛一同獻上,
9tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo;
10又用酒半欣作奠祭,獻給耶和華為馨香的火祭。
10kaj da vino por verŝofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
11「獻公牛、公綿羊、綿羊羔、山羊羔,每隻都要這樣辦理。
11Tiel oni devas fari ĉe ĉiu bovo aŭ ĉe ĉiu ŝafo aŭ ĉe brutido el ŝafoj aŭ kaproj.
12照你們所預備的數目,按着隻數都要這樣辦理。
12Laŭ la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel ĉe ĉiu, laŭ ilia nombro.
13凡本地人將馨香的火祭獻給耶和華,都要這樣辦理。
13Ĉiu indiĝeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
14若有外人和你們同居,或有人世世代代住在你們中間,願意將馨香的火祭獻給耶和華,你們怎樣辦理,他也要照樣辦理。
14Kaj se loĝas inter vi fremdulo aŭ kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras.
15至於會眾,你們和同居的外人都歸一例,作為你們世世代代永遠的定例,在耶和華面前,你們怎樣,寄居的也要怎樣。
15Por la tuta komunumo devas esti unu leĝo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; leĝo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaŭ por la fremdulo, estu antaŭ la Eternulo.
16你們並與你們同居的外人當有一樣的條例,一樣的典章。」
16Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi.
17耶和華對 摩西 說:
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18「你曉諭 以色列 人說:你們到了我所領你們進去的那地,
18Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,
19吃那地的糧食,就要把舉祭獻給耶和華。
19kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.
20你們要用初熟的麥子磨麵,做餅當舉祭奉獻;你們舉上,好像舉禾場的舉祭一樣。
20Kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu ĝin.
21你們世世代代要用初熟的麥子磨麵,當舉祭獻給耶和華。
21El la unuaaĵoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.
22「你們有錯誤的時候,不守耶和華所曉諭 摩西 的這一切命令,
22Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos ĉiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo,
23就是耶和華藉 摩西 一切所吩咐你們的,自那日以至你們的世世代代,
23ĉion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;
24若有誤行,是會眾所不知道的,後來全會眾就要將一隻公牛犢作燔祭,並照典章把素祭和奠祭一同獻給耶和華為馨香 之祭 ,又獻一隻公山羊作贖罪祭。
24tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo, kun ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero laŭ la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.
25祭司要為 以色列 全會眾贖罪,他們就必蒙赦免,因為這是錯誤。他們又因自己的錯誤,把供物,就是向耶和華獻的火祭和贖罪祭,一並奉到耶和華面前。
25Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; ĉar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaŭ la Eternulo pro sia peko.
26以色列 全會眾和寄居在他們中間的外人就必蒙赦免,因為這罪是百姓誤犯的。
26Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris.
27「若有一個人誤犯了罪,他就要獻一歲的母山羊作贖罪祭。
27Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaraĝan kiel pekoferon.
28那誤行的人犯罪的時候,祭司要在耶和華面前為他贖罪,他就必蒙赦免。
28Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaŭ la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
29以色列 中的本地人和寄居在他們中間的外人,若誤行了甚麼事,必歸一樣的條例。
29Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu, kiu eraris.
30但那擅敢行事的,無論是本地人是寄居的,他褻瀆了耶和華,必從民中剪除。
30Sed se iu faris ion per mano malhumila, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, li blasfemis kontraŭ la Eternulo; kaj ekstermiĝos tiu homo el inter sia popolo;
31因他藐視耶和華的言語,違背耶和華的命令,那人總要剪除;他的罪孽要歸到他身上。」
31ĉar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermiĝu tiu homo, lia peko estas sur li.
32以色列 人在曠野的時候,遇見一個人在安息日撿柴。
32Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.
33遇見他撿柴的人,就把他帶到 摩西 、 亞倫 並全會眾那裏,
33Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.
34將他收在監內;因為當怎樣辦他,還沒有指明。
34Kaj oni metis lin en gardejon, ĉar ne estis ankoraŭ klarigite, kion oni devas fari al li.
35耶和華吩咐 摩西 說:「總要把那人治死;全會眾要在營外用石頭把他打死。」
35Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.
36於是全會眾將他帶到營外,用石頭打死他,是照耶和華所吩咐 摩西 的。
36Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
37耶和華曉諭 摩西 說:
37Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
38「你吩咐 以色列 人,叫他們世世代代在衣服邊上做繸子,又在底邊的繸子上釘一根藍細帶子。
38Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan.
39你們佩帶這繸子,好叫你們看見就記念遵行耶和華一切的命令,不隨從自己的心意、眼目行邪淫,像你們素常一樣;
39Kaj ĝi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laŭ viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malĉaste sekvadas;
40使你們記念遵行我一切的命令,成為聖潔,歸與你們的上帝。
40por ke vi memoru kaj plenumu ĉiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaŭ via Dio.
41「我是耶和華-你們的上帝,曾把你們從 埃及 地領出來,要作你們的上帝。我是耶和華-你們的上帝。」
41Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.