民數記 26
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1瘟疫之後,耶和華曉諭 摩西 和祭司 亞倫 的兒子 以利亞撒 說:
1Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
2「你們要將 以色列 全會眾,按他們的宗族,凡 以色列 中從二十歲以外、能出去打仗的,計算總數。」
2Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael.
3摩西 和祭司 以利亞撒 在 摩押 平原與 耶利哥 相對的 約旦河 邊向 以色列 人說:
3Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante:
4「將你們中間從二十歲以外的 計算總數 」;是照耶和華吩咐出 埃及 地的 摩西 和 以色列 人的話。
4Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
5以色列 的長子是 呂便 。 呂便 的眾子:屬 哈諾 的,有 哈諾 族;屬 法路 的,有 法路 族;
5Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
6屬 希斯倫 的,有 希斯倫 族;屬 迦米 的,有 迦米 族;
6de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
7這就是 呂便 的各族;其中被數的,共有四萬三千七百三十名。
7Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
8法路 的兒子是 以利押 。
8Kaj la filoj de Palu: Eliab.
9以利押 的眾子是 尼母利 、 大坍 、 亞比蘭 。這 大坍 、 亞比蘭 ,就是從會中選召的,與 可拉 一黨同向耶和華爭鬧的時候也向 摩西 、 亞倫 爭鬧;
9Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo
10地便開口吞了他們,和 可拉 、 可拉 的黨類一同死亡。那時火燒滅了二百五十個人;他們就作了警戒。
10kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
11然而 可拉 的眾子沒有死亡。
11Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
12按着家族, 西緬 的眾子:屬 尼母利 的,有 尼母利 族;屬 雅憫 的,有 雅憫 族;屬 雅斤 的,有 雅斤 族;
12La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
13屬 謝拉 的,有 謝拉 族;屬 掃羅 的,有 掃羅 族。
13de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
14這就是 西緬 的各族,共有二萬二千二百名。
14Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
15按着家族, 迦得 的眾子:屬 洗分 的,有 洗分 族;屬 哈基 的,有 哈基 族;屬 書尼 的,有 書尼 族;
15La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
16屬 阿斯尼 的,有 阿斯尼 族;屬 以利 的,有 以利 族;
16de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
17屬 亞律 的,有 亞律 族;屬 亞列利 的,有 亞列利 族。
17de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
18這就是 迦得 子孫的各族,照他們中間被數的,共有四萬零五百名。
18Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
19猶大 的兒子是 珥 和 俄南 。這 珥 和 俄南 死在 迦南 地。
19La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
20按着家族, 猶大 其餘 的眾子:屬 示拉 的,有 示拉 族;屬 法勒斯 的,有 法勒斯 族;屬 謝拉 的,有 謝拉 族。
20Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj.
21法勒斯 的兒子:屬 希斯崙 的,有 希斯崙 族;屬 哈母勒 的,有 哈母勒 族。
21Kaj la filoj de Perec estis: de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Ĥamul, la familio de la Ĥamulidoj.
22這就是 猶大 的各族,照他們中間被數的,共有七萬六千五百名。
22Tio estas la familioj de Jehuda, laŭ ilia nombro sepdek ses mil kvincent.
23按着家族, 以薩迦 的眾子:屬 陀拉 的,有 陀拉 族;屬 普瓦 的,有 普瓦 族;
23La filoj de Isaĥar laŭ iliaj familioj: de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj;
24屬 雅述 的,有 雅述 族;屬 伸崙 的,有 伸崙 族。
24de Jaŝub, la familio de la Jaŝubidoj; de Ŝimron, la familio de la Ŝimronidoj.
25這就是 以薩迦 的各族,照他們中間被數的,共有六萬四千三百名。
25Tio estas la familioj de Isaĥar, laŭ ilia nombro sesdek kvar mil tricent.
26按着家族, 西布倫 的眾子:屬 西烈 的,有 西烈 族;屬 以倫 的,有 以倫 族;屬 雅利 的,有 雅利 族。
26La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj.
27這就是 西布倫 的各族,照他們中間被數的,共有六萬零五百名。
27Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laŭ ilia nombro sesdek mil kvincent.
28按着家族, 約瑟 的兒子有 瑪拿西 、 以法蓮 。
28La filoj de Jozef laŭ iliaj familioj: Manase kaj Efraim.
29瑪拿西 的眾子:屬 瑪吉 的,有 瑪吉 族; 瑪吉 生 基列 ;屬 基列 的,有 基列 族。
29La filoj de Manase: de Maĥir, la familio de la Maĥiridoj; kaj de Maĥir naskiĝis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.
30基列 的眾子:屬 伊以謝 的,有 伊以謝 族;屬 希勒 的,有 希勒 族;
30Jen estas la filoj de Gilead: de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de Ĥelek, la familio de la Ĥelekidoj;
31屬 亞斯烈 的,有 亞斯烈 族;屬 示劍 的,有 示劍 族;
31kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de Ŝeĥem, la familio de la Ŝeĥemidoj;
32屬 示米大 的,有 示米大 族;屬 希弗 的,有 希弗 族。
32kaj de Ŝemida, la familio de la Ŝemidaidoj; kaj de Ĥefer, la familio de la Ĥeferidoj.
33希弗 的兒子: 西羅非哈 沒兒子,只有女兒。 西羅非哈 女兒的名字就是 瑪拉 、 挪阿 、 曷拉 、 密迦 、 得撒 。
33Kaj Celofĥad, filo de Ĥefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofĥad estis: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca.
34這就是 瑪拿西 的各族;他們中間被數的,共有五萬二千七百名。
34Tio estas la familioj de Manase, laŭ ilia nombro kvindek du mil sepcent.
35按着家族, 以法蓮 的眾子:屬 書提拉 的,有 書提拉 族;屬 比結 的,有 比結 族;屬 他罕 的,有 他罕 族。
35Jen estas la filoj de Efraim laŭ iliaj familioj: de Ŝutelaĥ, la familio de la Ŝutelaĥidoj; de Beĥer, la familio de la Beĥeridoj; de Taĥan, la familio de la Taĥanidoj.
36書提拉 的眾子:屬 以蘭 的,有 以蘭 族。
36Kaj jen estas la filoj de Ŝutelaĥ: de Eran, la familio de la Eranidoj.
37這就是 以法蓮 子孫的各族,照他們中間被數的,共有三萬二千五百名。按着家族,這都是 約瑟 的子孫。
37Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laŭ ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laŭ iliaj familioj.
38按着家族, 便雅憫 的眾子:屬 比拉 的,有 比拉 族;屬 亞實別 的,有 亞實別 族;屬 亞希蘭 的,有 亞希蘭 族;
38La filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj: de Bela, la familio de la Belaidoj; de Aŝbel, la familio de la Aŝbelidoj; de Aĥiram, la familio de la Aĥiramidoj;
39屬 書反 的,有 書反 族;屬 戶反 的,有 戶反 族。
39de Ŝefufam, la familio de la Ŝefufamidoj; de Ĥufam la familio de la Ĥufamidoj.
40比拉 的眾子是 亞勒 、 乃幔 。 屬 亞勒 的 ,有 亞勒 族;屬 乃幔 的,有 乃幔 族。
40Kaj la filoj de Bela estis: Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj.
41按着家族,這就是 便雅憫 的子孫,其中被數的,共有四萬五千六百名。
41Tio estas la filoj de Benjamen laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent.
42按着家族, 但 的眾子:屬 書含 的,有 書含 族。按着家族,這就是 但 的各族。
42Jen estas la filoj de Dan laŭ iliaj familioj: de Ŝuĥam, la familio de la Ŝuĥamidoj. Tio estas la familioj de Dan laŭ iliaj familioj.
43照其中被數的, 書含 所有的各族,共有六萬四千四百名。
43Ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent.
44按着家族, 亞設 的眾子:屬 音拿 的,有 音拿 族;屬 亦施韋 的,有 亦施韋 族;屬 比利亞 的,有 比利亞 族。
44La filoj de Aŝer laŭ iliaj familioj: de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jiŝvi, la familio de la Jiŝviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj.
45比利亞 的眾子:屬 希別 的,有 希別 族;屬 瑪結 的,有 瑪結 族。
45De la filoj de Beria: de Ĥeber, la familio de la Ĥeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj.
46亞設 的女兒名叫 西拉 。
46Kaj la nomo de la filino de Aŝer estis Seraĥ.
47這就是 亞設 子孫的各族,照他們中間被數的,共有五萬三千四百名。
47Tio estas la familioj de la filoj de Aŝer, laŭ ilia nombro kvindek tri mil kvarcent.
48按着家族, 拿弗他利 的眾子:屬 雅薛 的,有 雅薛 族;屬 沽尼 的,有 沽尼 族;
48La filoj de Naftali laŭ iliaj familioj: de Jaĥceel, la familio de la Jaĥceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj;
49屬 耶色 的,有 耶色 族;屬 示冷 的,有 示冷 族。
49de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de Ŝilem la familio de la Ŝilemidoj.
50按着家族,這就是 拿弗他利 的各族;他們中間被數的,共有四萬五千四百名。
50Tio estas la familioj de Naftali laŭ iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent.
51以色列 人中被數的,共有六十萬零一千七百三十名。
51Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj: sescent unu mil sepcent tridek.
52耶和華曉諭 摩西 說:
52Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
53「你要按着人名的數目將地分給這些人為業。
53Al tiuj estu dividita la tero kiel posedaĵo laŭ la nombro de la nomoj.
54人多的,你要把產業多分給他們;人少的,你要把產業少分給他們;要照被數的人數,把產業分給各人。
54Al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; al ĉiu laŭ lia nombro estu donita lia posedaĵo.
55雖是這樣,還要拈鬮分地。他們要按着祖宗各支派的名字承受為業。
55Sed per loto oni dividu la teron; laŭ la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedaĵon.
56要按着所拈的鬮,看人數多,人數少,把產業分給他們。」
56Per la loto oni dividu al ĉiu lian posedaĵon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj.
57利未 人,按着他們的各族被數的:屬 革順 的,有 革順 族;屬 哥轄 的,有 哥轄 族;屬 米拉利 的,有 米拉利 族。
57Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laŭ iliaj familioj: de Gerŝon, la familio de la Gerŝonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj.
58利未 的各族有 立尼 族、 希伯倫 族、 瑪利 族、 母示 族、 可拉 族。 哥轄 生 暗蘭 。
58Jen estas la familioj de Levi: la familio de la Libniidoj, la familio de la Ĥebronidoj, la familio de la Maĥliidoj, la familio de la Muŝiidoj, la familio de la Koraĥidoj. Kaj de Kehat naskiĝis Amram.
59暗蘭 的妻名叫 約基別 ,是 利未 女子,生在 埃及 。她給 暗蘭 生了 亞倫 、 摩西 ,並他們的姊姊 米利暗 。
59Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Joĥebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj ŝi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
60亞倫 生 拿答 、 亞比戶 、 以利亞撒 、 以他瑪 。
60Kaj al Aaron naskiĝis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar.
61拿答 、 亞比戶 在耶和華面前獻凡火的時候就死了。
61Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon.
62利未 人中,凡一個月以外、被數的男丁,共有二萬三千。他們本來沒有數在 以色列 人中;因為在 以色列 人中,沒有分給他們產業。
62Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de pli ol unu monato; ĉar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, ĉar al ili ne estis donita posedaĵo inter la Izraelidoj.
63這些就是被 摩西 和祭司 以利亞撒 所數的;他們在 摩押 平原與 耶利哥 相對的 約旦河 邊數點 以色列 人。
63Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan.
64但被數的人中,沒有一個是 摩西 和祭司 亞倫 從前在 西奈 的曠野所數的 以色列 人,
64Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj.
65因為耶和華論到他們說:「他們必要死在曠野。」所以,除了 耶孚尼 的兒子 迦勒 和 嫩 的兒子 約書亞 以外,連一個人也沒有存留。
65Ĉar la Eternulo diris pri ili: Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.