瑪拉基書 1
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華藉 瑪拉基 傳給 以色列 的默示。
1Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.
2耶和華說:「我曾愛你們。」你們卻說:「你在何事上愛我們呢?」耶和華說:「 以掃 不是 雅各 的哥哥嗎?我卻愛 雅各 ,
2Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
3惡 以掃 ,使他的山嶺荒涼,把他的地業 交給 曠野的野狗。」
3kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la dezerto.
4以東 人說:「我們現在雖被毀壞,卻要重建荒廢之處。」萬軍之耶和華如此說:「任他們建造,我必拆毀;人必稱他們的地為『罪惡之境』;稱他們的民為『耶和華永遠惱怒之民』。」
4Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn — la Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne.
5你們必親眼看見,也必說:「願耶和華在 以色列 境界之外被尊為大!」
5Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
6「藐視我名的祭司啊,萬軍之耶和華對你們說:兒子尊敬父親,僕人敬畏主人;我既為父親,尊敬我的在哪裏呢?我既為主人,敬畏我的在哪裏呢?你們卻說:『我們在何事上藐視你的名呢?』
6Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon?
7你們將污穢的食物獻在我的壇上,且說:『我們在何事上污穢你呢?』因你們說,耶和華的桌子是可藐視的。
7Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora.
8你們將瞎眼的獻為祭物,這不為惡嗎?將瘸腿的、有病的獻上,這不為惡嗎?你獻給你的省長,他豈喜悅你,豈能看你的情面嗎?這是萬軍之耶和華說的。
8Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro — ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
9「現在我勸你們懇求上帝,他好施恩與我們。這 妄獻 的事,既由你們經手,他豈能看你們的情面嗎?這是萬軍之耶和華說的。
9Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
10甚願你們中間有一人關上 殿 門,免得你們徒然在我壇上燒 火 。萬軍之耶和華說:我不喜悅你們,也不從你們手中收納供物。
10Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
11萬軍之耶和華說:從日出之地到日落之處,我的名在外邦中必尊為大。在各處,人必奉我的名燒香,獻潔淨的供物,因為我的名在外邦中必尊為大。
11Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
12你們卻褻瀆我的名,說:『耶和華的桌子是污穢的,其上的食物是可藐視的。』
12Sed vi malhonoras ĝin per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora.
13你們又說:『這些事何等煩瑣!』並嗤之以鼻。這是萬軍之耶和華說的。你們把搶奪的、瘸腿的、有病的拿來獻上為祭。我豈能從你們手中收納呢?這是耶和華說的。
13Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
14行詭詐的在群中有公羊,他許願卻用有殘疾的獻給主,這人是可咒詛的。因為我是大君王,我的名在外邦中是可畏的。這是萬軍之耶和華說的。
14Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.